Esperanta Civito

La sesa Heroldo en 2010

Printempo en Eŭropo alportas tutan vicon da asembleoj kaj kongresoj -- jen raporte jen enkonduke la numero 2155 (6:2010) de "Heroldo de Esperanto" proponas panoramon pri kulturcentroj kaj pri la du plej gravaj kongresoj (fervojista kaj eŭropisma); apud la kondolencoj pri la morto de pastro Duilio Magnani (tre kortuŝa venas el Kongolando).

Ene de Universala Esperanto-Asocio kreskas la debato, foje polemika, pri la estonteco de tiu grava asocio. Ĉu la kontestado kontraŭ prezidanto Dasgupta kaj la paradigma krizo en Nederlando preludas al internaj renversoj? Intertempe la Akademio de Esperanto trankvile renoviĝas.

Pri vulkanoj meditas unu la vulkanece 90-jara Leen Deij. Carlo Minnaja recenzas la kolekton omaĝe al István Szerdahelyi. iPad uzas jam nian lingvon. Kaj la posedanto, eldonanto kaj administranto de HdE baldaŭ festos sian tridekan datrevenon!

"Heroldo de Esperanto" apartenas al LF-koop: ĉefredaktoro Aneto Muhlemann, kongresa redaktoro Dieter Rooke; grafiko: Perla Ari Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 438 1-B, 19 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0577 s s