Esperanta Civito

Nefermita letero de UTE al UEA

Al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio

Estimataj gesamideanoj,
La 27an de marto 2010 ni sendis oficialan mesaĝon al vi. Ĝis nun ni ricevis neniun respondon de vi. Tiu nerespondo estas plia signo de via decido ĉiam malutili al Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Se necesus listigi ion pri via konduto al nia asocio, ni mencius:
- la neaperon en la revuo "Esperanto" de raportoj pri la agado de UTE;
- la nerespekton de nia listo pri Kanutigo. Estas kanutigitaj homoj, kiujn ni ne menciis ĉar ili estas ne plu aktivaj en la Togolanda movado. Dume estas forstrekitaj homoj nun tre aktivaj kaj kiujn ni proponis;
- la malakcepton de ĉefdelegito, kiun ni proponas por nia lando;
- la traktadon kontraŭ unu el la fondintoj de UTE, Gbeglo Koffi, kiun vi daŭre surtretas, neniam starigante komisionon arbitracian por zorgi pri la afero;
- kaj laste la decido de la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak, kaj la prezidanto, Probal Dasgupta, koncerne la forigon de la sama Gbeglo Koffi el la komitato de UEA, metante lin sur la liston de observantoj.
Pri tiu chi lasta decido de du estraranoj ni tuj reagis, ke estu revizio de la tuta afero, ke s-ro Gbeglo Koffi reestu plenrajta komitatano. Ĝis hodiaŭ (la 10an de majo 2010) estas neniu respondo de la estraro, kio en si mem estas alia frapo via al UTE. Kial tiom da arbitraĵoj, maljustaĵoj?

Ni demandas nin sur kiuj punktoj de la statutoj au regularoj de UEA baziĝas gesinjoroj Barbara kaj Probal por tiel trakti nian landon. Estas tute maljuste tiel agi kontraŭ nia asocio. Ni simple rimarkas, ke la nuna estraro neniel kapablas solvi la problemon. Ni tamen povas iom pli longe pacience atendi vian respondon al nia peto. Ni plu atendos ĝis la 31a de majo 2010. Se ĝis tiam ne estos respondo al ni pri nia suba peto, ni estos devigataj agi tiel:

Ekde la 1a de junio ĝis la 31a de julio 2010:
1) UTE-anoj en la konsilantaro de Afrika [UEA-]komisiono ne plu laboras por tiu komisiono. UEA-gvidantoj tuj forigu iliajn adresojn de tiu ĉi listo.
2) Ne plu aperu en la periodaĵo "Esperanto en Afriko" informoj pri la agado de UTE.
3) Estas malpermesate al UEA-gvidantoj mencii ion pri UTE-laboroj en siaj informiloj.
4) Neniu UEA-respondeculo sendu informojn, raportojn, ktp al retlistoj togolandaj.
5) Estu forviŝitaj ĉiuj informoj pri UTE en la retpaĝoj de UEA kaj de Afrika Komisiono.
6) Neniu UEA-gvidanto sendu salutvortojn al la renkontiĝoj de UTE.

Se ĝis la 31a de julio 2010 la estraro de UEA estos farinta tion, kion ni petis sube, tuj nuliĝos la supra decido. Sed se nenio okazos ĝis la 31a de julio 2010, la 1an de aŭgusto 2010 ekvalidos la supra ses-punkta decido, kaj tiam ni rilatos kun la nova estraro de UEA por la retraktado de la tuta afero.

Kun la espero, ke la estraro de UEA luktos por la vera bono de UEA, ni kore salutas ĉiujn.
Por Unuiĝo Togolanda por Esperanto,
La Ĝenerala Sekretario
Agbolo Apélété Didier

en Lomeo, la 10an de majo 2010

[HeKo 438 4-A, 21 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0552 s s