Esperanta Civito

EDE kaj Unu Mondo en duopa rondo

La germana branĉo de la partieto Eŭropo-Demokratio-Esperanto daŭre ekzistos memstare: tion decidis la kunveno de la germanaj EDE-anoj en Kaiserlautern, rifuzante la proponon de ges-roj Matthias malfondiĝi kaj ensorbiĝi al la nova partieto Unu Mondo. Ulrich Matthias demisiis de la EDE-estraro, sed ne eksiĝis de la partio mem, kiun ne plu prezidas Manuel Cebulla, sed Konrad Gramelspacher. La sidejo de EDE-Germanio migris de la hejmo de ges-roj Matthias al la Esperanto-Domo en Berlino.

La samaj "antikorpoj", kiuj efikis por la pretervivo de la germana branĉo, estis rimarkeblaj en la tuj posta kunveno de Unu Mondo: "Mi prezentis tie niajn bazajn argumentojn kaj vidis principan ŝaton por ili. Bedaŭrinde tio en Eŭropo ne signifas, ke sekve ankaŭ UM ĉie estas bonvena: precipe la francaj EDE-anoj preferas sian asocion, kaj Manfred Westermayer, sekretario kaj ĉefa aktivulo de AVE (verduloj esperantistaj) ne ŝatas nian konkurencon" raportas Ulrich Matthias mem; kaj plu: "Inter la germanaj esperantistoj rimarkeblas malpliiĝinta entuziasmo pri esperantista partio ĝenerale ("En 2014 mi ĉiukaze ne plu kolektos tiom da subskriboj ...") kaj la jam menciita problemo de dissplitiĝo: "Se du esperantistaj partioj partprenos en baloto, mi certe elektos neniun el ili."

La perspektivan diferencon inter la du partietoj resumas ankoraŭ Matthias: "La tendenco de EDE-Germanio povus esti, ke ĝi pli inklinos fariĝi varbagentejo por Esperanto (kion antaŭe iuj EDE-aktivuloj emocie klopodis eviti). Sed tiel eblos almenaŭ ekhavi iometan sukceson. Kaj mi daŭre iom subtenas tion. Per UM mi tamen plu deziras disvastigi pli ampleksajn idealojn."

En la kunveno de UM Matthias "komplete laŭtlegis la kontribuon de la Konsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer." Matthias raportas, ke "ne ĉiu ŝatas la [Esperantan] Civiton, sed mi persone neniam havis malbonan sperton pri ĝi kaj ŝatas rigardi UMon ankaŭ el raŭmisma perspektivo -- tamen ne anstataŭ, sed prefere krom el la finvenkisma."

[HeKo 439 1-A, 24 maj 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0582 s s 
  Total: 0.0718 s s