Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro, la fondontoj

S-ino Mariangela Varese, aganta kiel provizora sekretario, komunikas la ĝisnunan liston de la fondontoj de Esperanta Naturamikaro (ENA), kiu naskiĝos en Andaluzio post dek tagoj. Eblas ankoraŭ aliĝi per mesaĝo al <naturamik ĉe esperantio.net>.

Temas pri: Hermann Deceuninck (Belgio), François Degoul kaj Catherine Maignan (Francio), Àngel Arquillos, Julio Herrero kaj Francisco Javier Martín Gomez (Hispanio), Perla Martinelli kaj Mariangela Varese (Italio), Loni Sandermann (Germanio), Giorgio Silfer (Eŭropo). La duono el ili anoncis sian ĉeeston en la fonda kunveno.

Invitite al la kunfondado de ENA, iamaj TANEF-anoj plej ofte ne reagis aŭ afable rifuzis. Jen respondo el Nederlando: "Mi dankas vin pro la invito esti kunfondanto de Esperanta Naturamikaro. Ĉar mi havas malbonajn memorojn pri la maniero laŭ kiu Naturamika Internacio forigis TANEF fakte, mi neniel volas esti ligita al NAI. Mi ankoraŭ estas membro de la landa naturamika asocio, ĉar en loka grupo mi ankoraŭ sentas min hejme...."

TANEF ĉesis ekzisti antaŭ tri jaroj (la gazeto "La Migranto" sin mortigis eĉ pli frue) kaj ĝia financa kapitalo estis donita al SAT.

[HeKo 440 5-B, 5 jun 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0553 s s