Esperanta Civito

Afrikanoj dankas pro Civita helpo

Ankoraŭfoje la transnacia solidareco, kiu inspiras la Esperantan Civiton, helpis tre konkrete al esperantistoj trafitaj de la malbona sorto en Afriko.

"Jam dum tuta jaro, ekde septembro 2008, mi ricevadis helpon de la Esperanta Civito, per la mikrokredita servo de Fonduso Pro Esperanto. Sen tiu helpo mia filo ne povus resaniĝi de epilepsio" diras c-ano Athanase Namutema, el Kongolando. "Lastatempe mi mem estis trafita de hernio, kaj necesis operacio por savi mian vivon. Denove venis gesto de solidareco el la esperanta popolo, danke al la Civita banko, kiu trovis bonkoran mecenaton por pagi la kostojn de la operacio. Plej profundan dankon mi ŝuldas al la nova Esperantio!"

Dua helpato vivas en Niĝerio. Li ne havas la esperantan civitanecon sed, ĉar EFEN (aliĝinta al la Pakto) apogis lian helpokrion, en HeKo aperis alvoko. Sekve de tiu alvoko cento da eŭroj estis kolektitaj kaj senditaj al s-ro Emeka Bright, ĉiam zorge de Fonduso Pro Esperanto (bedaŭrinde ne eblis alia kanalo ol Western Union, alta en la kostoj, malalta en la afableco de la niĝeriaj giĉetistoj).

* * *

Fonduso Pro Esperanto: efika maniero por helpi al Esperantio en la tria mondo. Kontaktebla tra nia redakcio.

[HeKo 440 7-C, 6 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0581 s s