Esperanta Civito

Esploroj pri Esperanto-Domo en Andaluzio

Kunlabore kun Fonduso Pro Esperanto kiel regio, kelkaj andaluzaj Esperantianoj estas esplorantaj pri la ebleco starigi Esperanto-Domon en Malago, la unua urbo en Iberio, kaj la kvina en la tuta mondo, kie fondiĝis esperanto-societo (jam en 1892).

En la esplorado estas aparte engaĝitaj la Civitaj parlamentanoj surloke: sen. Julio Herrero kaj c-ano Ángel Arquillos, delegito de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ĉe la Forumo. Tre rimarkinda estas ankaŭ la helpo de c-ino Karmela San-Segundo. Plie aktivas surloke ankaŭ sen. Perla Martinelli.

Pluraj domoj estis jam vizititaj, kaj la plejmulto ne konvenas por la celoj de Esperanto-Domo. Kio estas tute komprenebla: ankaŭ en Berlino necesis viziti centon da konstruoj, antaŭ ol estis trovita la plej oportuna. Ĉiukaze la esplorantoj orientiĝas al jam utiligebla nemoveblaĵo, ne al tute aŭ grandparte (re)konstruota.

[HeKo 441 5-B, 14 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0540 s s