Esperanta Civito

Ree pri la disidentoj sen dentoj

La redakcio de HeKo demandas al sen. Giorgio Silfer, nuna Konsulo (2007-2011) de la Esperanta Civito: Vi certe legis nian analizon "La disidentoj sen dentoj". Kion vi opinias pri ĝi?
La analizo estas trafa, kvankam mi verkus ĝin iom alistile: ekzemple la artikolo de ĝi inspirita, kiu ĵus aperis en la unua paĝo de la lasta numero de "Heroldo de Esperanto", trafas mian plenan konsenton kaj politike kaj stile. Sed efektive la komunikado perreta havas aliajn stilerojn ol la komunikado perpapera. Cetere, ĝuste neniu UEA-disidento kapablis kontesti per konkretaj argumentoj la analizon en via artikolo: plia konfirmo pri via pravo, aŭ dialektika supereco, minimume.

Kiu(j) estas laŭ vi la plej grava(j) punkto(j) en nia artikolo?
La konstato (evidente ne nur via) ke la interna opozicio en UEA (kaj en la SAT de Jakvo Schram) ne havas futuron. Ne eblas demokratia alternativo elinterne: ŝanĝo eblas nur per puĉo. Speciale rimarkinda estas la intelekta bankroto de la liberfolianoj (la "disidentoj sen dentoj"). Mi prunteprenas la esprimon "intelekta bankroto" el Probal Dasgupta (1980), ĝuste la ĉiusezona homo (aŭ pajaco, laŭ "ministroj" Ertl kaj Künzli) kontraŭ kiu "Libera Folio" lanĉis sian lastan kampanjon.

Lastatempe multiĝas la alvokoj aŭ duonalvokoj por interna drasta ŝanĝo en la finvenkisma movado. Preskaŭ neniam ili mencias la raŭmisman alternativon, kiu konkretiĝas en la Esperanta Civito.
Tio estas tute normala. Finvenkistoj kapablas koncepti la mondon nur finvenkisme, kaj do vane strebas proponi finvenkismajn ideojn por vivteni finvenkisman movadon. Des pli se temas pri deklaritaj antiraŭmistoj.

Ĉu tamen ne estas rimarkebla iu diferenco inter la nuna generacio de finvenkistoj kaj la Tyresö-generacio, la sesdekokanoj nun pli-malpli sesdekokjaraj (kaj foje... sesdekokharaj) daŭre regantaj en UEA, pere de Renato Corsetti (en kompromiso kun Osmo Buller ekde 2004), kaj de malpli lokalizitaj samgeneracianoj, kiel Brian Moon kaj lia edzino Claude Nourmont?
Estas, kvankam ne en la koncepto pri Esperantio mem: sociologie la ertletoj kaj ceteraj kukumetoj enorme postrestas la analizan profundon de Jerzy Leyk, Sándor Révész aŭ Walter Zelazny, por mencii nur kelkajn gravajn intelektulojn de la raŭmismo. Kio moviĝas en iliaj kapoj estas la konscio pri la taktika, sed ne pri la strategia febleco de UEA. Tiurilate iuj (ekzemple Mark Fettes) situas sur la ondlongeco de la artikolo de Robert McCrum en la ĉi-semajna numero de la revuo "Newsweek". Cetere, mi dirus "Claude Nourmont kaj ŝia edzo Brian Moon", ĉar ŝi estas (kaj restos) la UEA-vicprezidanto, dum la edzo postkulisas, kvankam okupante aliloke ŝlosilajn postenojn.

Ĉu vi bonvolus resumi la esencon de la artikolo en "Newsweek"?
Ne nun, ĉar vi trovas ĝin en la presata numero de "Heroldo de Esperanto". En la originalo ĝia titolo estas: "Universal language: Globish". Mi tamen aldonu, ke la Tyresö-generacio restas ankrita al la lingvopolitikaj skemoj de antaŭ la Okdeknaŭa, kaj agas konsekvence (kvankam malprave, laŭ la raŭmistoj) por "ĉies dua lingvo". Pli junaj finvenkistoj (kiel Fettes aŭ Vergara) perceptas la fenomenon priskribitan de McCrum, kaj volus vivi post la Okdeknaŭa. Almenaŭ taktike, eĉ se nur je la plej elementa nivelo de principinklino: ekzemple, kion faris/as Vergara reage al la deklaro de la (tiam maldekstrema) ĉilia registaro en 2003 pri la dezirinda oficiala dulingvismo hispana-angla en Ĉilio? Kaj kion li faras/is por la mapuĉa minoritato en sia lando? Li skribu konkrete pri tio, anstataŭ filozofi laŭ ĝeneraleca perspektivo.

Kio estas la ĉefa komuna eraro de la finvenkistoj, novaj kaj malnovaj?
Vi vidas ĝin en la rilato al la angla lingvo. Ili ne komprenis la esencon de la lingvopolitiko. Tio plej evidentas, kiam oni legas la sloganon: "Eŭropo havas komunan valuton, Eŭropo havu ankaŭ komunan lingvon". Malantaŭ tiu slogano estas la iluzio, ke Eŭropa Unio adoptis la eŭron pro eŭropismo, ni diru plej simple. Sed Francio rezignis pri sia valuto favore al iu supernacia artefaritaĵo, simple ĉar tio estis la sola maniero por eviti ke la germana marko fariĝu la kontinenta valuto. La homa psiko (precipe se kolektive) ne inklinas agi solidarece por io, sed kontraŭ io -- bedaŭrinde. Eblas hipotezi, ke esperanto fariĝus la eŭropa lingvo, se tio estus la sola maniero por malhelpi ke estu la germana: en la kolektiva psiko (des pli post la Okdeknaŭa) la angla ne eĥas tiel danĝere aŭ negative kiel la germana; eĉ male. Jen, metafore, la baza malkompreno de ĉiu finvenkismo, de Lapenna ĝis Prago kaj plu. Malkompreno paralela kaj eĉ suplementa al aliaj politikaj malkomprenoj ĉe la finvenkistoj, plej grave ekde la 1980aj.

Koran dankon pro la intervjuo.

[HeKo 442 2-A, 22 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0602 s s