Esperanta Civito

Lingvotestaj sesioj en somero 2010

Kultura Centro Esperantista, komisiita laŭ direktivo Muhlemann, kaj Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando, delegita de KCE por la nemediteranea Afriko, anoncas la sekvajn sesiojn laŭ LTSEC, Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, la unua kaj la sola kiu proponas pri esperanto la kompletan sesnivelan ekzamenaron laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

En Lomeo, Institut Zamenhof, 26-30 julio 2010:
lingvotestaj sesioj A1, A2, B1, B2. Ekzamenas c-anoj Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo.
(C-ekzamenoj laŭ LTSEC ne povas okazi, ĉar pormomente en Afriko mankas C2-diplomitoj).

En Ĉaŭdefono, Esperanto-Domo, 13 aŭgusto 2010:
lingvotestaj sesioj B1 kaj B2. Ekzamenas gec-anoj Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson.
En Ĉaŭdefono, Esperanto-Domo, 14 aŭgusto 2010:
lingvotesta sesio C1. Ekzamenas c-anoj Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer.
En Ĉaŭdefono, Esperanto-Domo, 19 aŭgusto 2010:
lingvotesta sesio C2. Ekzamenas c-anoj Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer.
En Ĉaŭdefono, Esperanto-Domo, 21 aŭgusto 2010:
lingvotestaj sesioj A1 kaj A2. Ekzamenas gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

KCE kaptas la okazon por informi pri la sekva opinio de ak. Boris Kolker, afiŝita diversloke:
"La ekzamenoj de ILEI/UEA postulas almenaŭ ioman orientiĝon en la interlingvistiko, esperantologio, E-komunumo, E-kulturo, E-historio. Sed la aktive promociataj [de d-ino Katalin Kovats] novtipaj ekzamenoj de UEA, kiuj postlas nenion krom lingvorego, forpuŝas kaj baldaŭ plene forpuŝos la ekzamenojn de ILEI/UEA. Bonvenon en la Ignor-landon, kies loĝantoj scias nenion pri sia lando!"

Noto de la redakcio:
Indas atentigi, ke la ILEI-ekzamenoj kovras nur du nivelojn (B1 kaj B2), dum la al ili konkurencaj novtipaj UEA-ekzamenoj kovras nur tri (B1, B2 kaj C1). En ĉiu el la ses niveloj de LTSEC (laŭ gradigita malfacileco) la kandidato devas pruvi sian orientiĝon kaj konon pri la esperanto-kulturo, ne nur pri la ĉiutaga leksiko valora por ajna (eŭropa) lingvo, kiel ŝajne okazas ĉe UEA, laŭ la protesto de ak. Kolker. Kun li (se ŝajno ne trompas) ni plene konsentas -- sed ja estas pli kaj pli laŭmode ĉe kelkaj korifeoj en UEA (inkluzive de "beletristoj") aserti ke ne ekzistas esperanto-kulturo!

[HeKo 442 7-B, 27 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0550 s s