Esperanta Civito

ILEI-konferenco ekis en Kubo

Hieraŭ malfermiĝis la 43a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Matanzas, Kubo. Tio okazis precize dudek jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Partoprenas sesdek personoj el dudek ses landoj.

En siaj bonvenigaj vortoj la prezidanto de LKK Julián Hernández Ángulo emfazis la gravan respondecon de la esperanto-instruistoj kaj ilian ŝlosilan rolon por gvidi novulojn en la esperanto-komunumon. Li finis kun la fido, ke la nuna konferenco ebligos vastan insterŝanĝon de spertoj kadre de la temo "Edukado por kultura proksimiĝo".

Maritza Gutiérrez González salutis nome de la Amerika Komisiono de UEA, klarigante kiel realiĝis la paralele organizita instruista trejnseminario, dank' al kunlaboro de seso da institucioj kaj fondaĵoj. La seminario kunigis dekkvinon da junaj partoprenantoj el latin-amerikaj landoj kiel Argentino, Bolivio, Dominika Respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Panamo kaj Urugvajo. Radojica Petrovic enkondukis la celojn de la seminario, nome lertigi la partoprenantojn al efikaj kursgvidantoj kaj organizaj motoroj en siaj hejmlandoj.

En sia parolado la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, komence skizis la historion de ILEI-konferencoj. Li emfazis, ke tri el la kvin konferencoj inter 2007 kaj 2011 estas ekstereŭropaj. Post omaĝo al la forpasintaj kolegoj sekvis resumo de la ĉefaj atingoj de la pasinta jaro, kun la konkludo, ke nova laborforta strategio nepras por ebligi al la Ligo realigi siajn celojn. Tiuj fortoj estas planataj ene de ILEI, sed simila transformo necesas en la pli vasta movado, ĉar altigo de instru-kvalito estas ĉies aspiro kaj respondeco.
 
La unua kunsido de la komitato de ILEI tamen ne atingis la kvorumon. La konferenco daŭros ĝis la 17a de julio, kun riĉa programo. Neniam antaŭe ni ĝuis konferencon de ILEI tiom kulture diversan kaj kun salutinda ekvilibro inter la generacioj, kun solida bloko de kubaj kolegoj inter la partoprenantoj.

(fonto: ILEI-prezidanto)

[HeKo 444 6-A, 13 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0575 s s