Esperanta Civito

Financa krizo en SAT

La pensiiĝo de la unusola salajrato ne efikis pozitive al la financoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ la spezkalkuloj kaj bilancoj publikigitaj en "Sennaciulo". En 2008 (kun salajro) la negativa saldo de la jarkalkulo egalis al 17.505 eŭroj (kvarono de la tuta negocumo), dum en 2009 (sen salajro) ĝi egalis al 15.230 eŭroj (same).

Efektive SAT "ŝparis" en 2009 ĉ. 25.000 eŭrojn pro la salajroj, sed tiun ŝparon nuligis sama sumo de nedetalitaj "esceptaj elspezoj". Plej probable temas pri sumo pagenda pro la maldungo: pago evitebla, sed ne evitita ĉar la salajrato deklaris sin preta labori trans la pensiaĝo! Inter la rimedoj, aliflanke, kotizoj kaj abondonacoj forte malkreskis (ĉ. 20%), ŝajne pro malfruo en la kreditrealigo.

Konsekvence, dum la lasta jarduo la asocio akumulis preskaŭ 33.000 eŭrojn da deficito, egalajn al pli ol kvarono de la negocumo. Por ŝtopi la truon SAT utiligis parton de sia kapitalo, kiu malkreskis je 30%. Speciale drasta estis la malpliiĝo de la disponebla mono: de preskaŭ 50.000 en 2008 al ĉirkaŭ 14.000 fine de 2009. Parto de la kapitalo de SAT estas la postkorta dometo en avenuo Gambetta, antaŭe oficejo de SAT kaj nun precipe stokejo; tamen ĉe la kadastro duono el ĝi rezultas kiel proprieto de SAT-Amikaro.

Ne eblas prognozi al SAT facilan financan futuron. Estas vere, ke ekde 2010 tute mankos la kostoj pro la (eks)dungito, kiuj pezis ankoraŭ je preskaŭ duono sur la lasta spezkalkulo. Sed estas ankaŭ vere ke SAT pasivas pro diversaj deponoj (el fakoj, membroj, pruntoj), iam almenaŭ parte repagendaj. Krome, la duonigo de la aperofteco de la organo tute ne signifis duonigon de la pres- kaj sendokostoj: eĉ male. Konkludo: aŭ la pensiiĝo de Kreŝo Barkoviĉ alvenis tro malfrue, aŭ lia eksdungiteco entute ne povus preventi la financan krizon de la asocio.

[HeKo 445 3-A, 19 jul 10]

 

 

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0511 s s