Esperanta Civito

Financa prospero en UEA

Se konsideri publikan anoncon el Roterdamo, al ĉiu individua membro de Universala Esperanto-Asocio baldaŭ respondos milo da eŭroj. Jes, ĉar UEA superis kvin milionojn da bonhavo, en konstanta kresko, dum la membraro proksimiĝas al kvin mil, en konstanta malkresko. Envenas malpli kaj malpli da kotizoj (laŭ analizo de Osmo Buller), eliras pli kaj pli da mono pro salajroj (laŭ analizo de Martin Schäffer), sed la asocio finance prosperas. Kiel klarigi la miraklon?

La spezkalkulo fine de 2009 montris ekvilibron: pluse 460.848,11 eŭroj, minuse 461.520,65 eŭroj. Do la kapitala kresko ne rezultas el grava profito dum la koncerna jaro, sed el aliaj fontoj.

Unuavice, la fluktuado de la valorpaperoj en kiuj estas investita la kapitalo. Fine de 2008 UEA havis ĉ. 2.120.000, kun perdo de ĉ. 200.000 kompare kun 2007: la perdo estis terure alta ĉe la akcioj (minus 36%), sed ĝin reduktis la gajno ĉe la obligacioj (plus 13,50%). Fine de 2009 la perdo estis preskaŭ kompensita, sed ankoraŭ ne tute: praktike en du jaroj la valorpaperoj kondutis kvazaŭ bankbiletoj en avina ŝtrumpo.

Duavice, kvankam pli grave, la kresko de ŝparkontoj kaj deponoj: ĉ. 1.660.000 en 2007, 1.784.000 en 2008, preskaŭ du milionoj en 2009. Tio povus signifi ke, dum malkreskas la enspezoj pro la kotizoj, kreskas la plusoj pro donacoj kaj legacoj.

Triavice, ludas rolon la valoro de la unusola efektiva nemoveblaĵo, nome la domo en Nieuwe Binnenweg 176. Taksite (ĉu kadastre?) je preskaŭ 140.000 jam de kelkaj jaroj, pro la renovigo (inkluzive de garaĝo) ĝi kreskis de ĉ. 350.000 fine de 2007 al pli ol 420.000 fine de 2009.

El preskaŭ 5.230.000 eŭroj da aktivoj, tamen nur 1.200.000 sorbas la ĝenerala kapitalo. Plia duona miliono nutras diversajn kapitalajn kontojn (75% por Azio, ĉ. 20% por Afriko), 931.000 kuŝas en la rezervoj, 445.000 en la fondaĵoj (efektive, fondusoj). La balanco inter debitoroj kaj kreditoroj estas draste favora al ĉi-lastaj: nur 125.000 kontraŭ 1.150.000 eŭroj. Kaj pli ol 900.000 rezultas el la deponoj (do preskaŭ duono de la aktivoj pro ŝparkontoj). Konklude la kapitalo de UEA, komprenata kiel libere disponeblaj rimedoj, redimensiiĝas.

Ĉiukaze, laŭ la publikigitaj raportoj, UEA bonfartas finance. Eble ĝi fartus eĉ pli bone se ĝi investus pli en nemoveblaĵoj, sed la saman strategion, direktitan preskaŭ ekskluzive al valorpaperoj kaj deponoj, sekvas ankaŭ Esperantic Studies Foundation.

[HeKo 445 6-A, 22 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0561 s s