Esperanta Civito

La mutacio de IEK

Internaciaj Esperanto-Konferencoj okazadas ekde 1988, kun la partopreno de kelkdeko da personoj, kiel daŭrigo de la samnomaj aranĝoj organizitaj de la movado kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna kaj la periodaĵo "Horizonto" ekde 1975. La posteuloj de Ivo Lapenna koncentriĝis ĉirkaŭ alia periodaĵo, "La Gazeto", ĉefredaktata de d-ro Eŭgeno de Zilah, iniciatinta Organizan Societon por Internaciaj Esperanto-Konferencoj.

La deka IEK, okazinta en Hercbergo 17-23 julio 2010, estas kronologie grava ĉar organizita post la morto de s-ino de Zilah, kaj sen la partopreno de la iniciatinto mem. Rezultis konferenco kun la kutima grandeco (preskaŭ ĉiuj ĉeestintoj loĝas en Germanio aŭ Francio), karakterizata per la etoso de "la Esperanto-Urbo" kaj ŝajne apenaŭ traktanta la ĉeftemon "Kial esperanto estas revolucia lingvo?".

Oni aŭdis prelegojn pri Malsupra Saksio kaj pri Taĝikio, pri vortuzo en interreto, pri la ŝancoj por nia lingvo ĉe Eŭropa Unio kaj pri la historiaj kontribuoj de kelkaj niaj ideologoj (inkluzive de Ivo Lapenna). Eble nur Josef Dörr el Sarlando restis en la ĉeftemo, prelegante pri "Esperanto, la lingvo de la amasoj kaj de la elito?". Cetere, ne mankis eminentaj esperantologoj, kiel Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke.

Ke IEK evoluis al io alia ol aranĝo de postlapennistoj, plej emblemas la persono kiu redaktis la gazetaran komunikon pri la deka IEK. En la 1950aj kromnomita "la lapennido", poste dum jardekoj la plej feroca malamiko de Lapenna, kaj hodiaŭ vartanta ion originintan el Ties ventro. La kameleona mutacio venontjare montros flavan koloron: oni konferencos en Popola Ĉinio.

[HeKo 446 5-A, 26 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0196 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0618 s s