Esperanta Civito

Kunvenis la Projekta Konsilio de AmaHoro

La Projekta Konsilio de AmaHoro kunvenis hieraŭ vespere en la ĉefurbo de Burundio, sub la prezido de c-ano Martin Mbazumutima. En la tagordo estis la analizo de diversaj proponoj por la unuaj konstruoj en la Civito de Paco, la difino de diversaj kunlaboroj kaj la Monda Socia Forumo 2011.

Fonduso Pro Esperanto (delegita de la Esperanta Civito por plenumi la partnerecon pri la projekto AmaHoro) sugestas distingi inter burga kaj kampara partoj, kaj koncentriĝi en la konstruado de la burgo. La Konsilio ricevis indikojn pri la plano kaj la enhavo de la burgo. Aparta emfazo estas donita al la kunlaboro kun neesperantistaj organizoj en la kampo de la internacia kooperado, precipe por realigi infrastrukturojn turnitajn al la loĝantoj de la areo, kiel hospitala aŭ metilerna centroj.

La ĝenerala linio de Fonduso Pro Esperanto favoras la starigon de malgranda, tamen memsufiĉa vilaĝo, kun redimensiigo de pli ambicia programo. Pri la partopreno en la Monda Socia Forumo FPEF ne sin esprimas, ĉar tio ne apartenas al la komisio ricevita de la Kapitulo: ĉi-lasta estas rekte kompetenta pri la temo.

[HeKo 446 8-B, 28 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0618 s s