Esperanta Civito

Dagupta konfirmas la kontraktonuligon

Malgraŭ longeta enkonduko kaj ne konciza konkludo (kiu invitas ĉiun al pacienca atendo), en lastatempa mesaĝo al la Komitato de UEA la reelektita prezidanto Probal Dasgupta konfirmas ke:

a) la Estraro malkontentas pri la redaktoreco de Stano Marĉek;
b) ĉi-lasta estus pli-malpli en stato de redaktopolitika kuratelo;
c) ne profiliĝas la intenco renovigi la kontrakton kun la redaktoro (alivorte, mankas la deziro nuligi la decidon lanĉi konkurson pri lia nuna posteno).

Jen la esencaj partoj de la mesaĝo de prezidanto Dasgupta (emfazoj de nia redakcio):

"La rilatoj inter la estraro de UEA, kiu havas i.a. la respondecon decidi pri la redaktaj aranĝoj por la revuo Esperanto, kaj la redaktoro de tiu revuo por kiu do la estraro rolas kiel kolektiva labordonanto, bezonas konstantan mastrumadon. Kiam mankas plena interkonsento pri la ĝusta maniero redakti la revuon, tiuj rilatoj fariĝas eĉ pli malfacilaj, kaj tiam des pli necesas ilin mastrumadi. "

Post la lastatempa estrara decido, leviĝis multaj demandaj voĉoj en la komitato, en la listo uea-membroj, en aliaj forumoj. La respondoj liverataj al tiuj voĉoj estas agoj, per kiuj la estraro, aŭ unuopaj anoj ĝiaj, efikas sur ĝuste tiun taskon mastrumi la malfaciliĝintan rilaton inter la estraro kaj la redaktoro. Certe vi ĉiuj vidas, ke
la persono plej tuŝata de la malfaciloj estas la redaktoro mem."

[HeKo 4-A, 5 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0492 s s 
  Total: 0.0646 s s