Esperanta Civito

Nia literaturo en Hajfa packonferenco

La organizantoj de la internacia porpaca mezorienta konferenco en Hajfo (Israelo) invitis la Esperantan PEN reprezenti niajn verkistojn, sed eĉ pli: d-ro Giorgio Silfer estas specife invitita por prelegi pri la originala esperanto-literaturo kaj esperanto kiel kulturlingvo. Tuta horo estos je dispono kadre de la oficiala programo: la prelego okazos en unu el la kvar laborlingvoj (hebrea, araba, angla, franca), kun samtempa interpretado -- kongrue kun la Civitaj normoj (la Esperanta PEN aliĝis al la Pakto jam en 1998), c-ano Silfer utiligos la francan.

La temo elektita de Giorgio Silfer mem, kaj tuj aprobita de la israela organizanto (la magistrato de Hajfo), estas: "Literaturo de diasporo, ĉu ankaŭ literaturo por paco? La kazo de la esperanto-literaturo". Ĝi parte reflektas lian pritrakton dum la lasta Internacia PEN-Konferenco en Bledo (Slovenio), kiu multe impresis ĝuste la israelan delegacion.

Laŭ la prelegonto, "la esperantistaro kiel kolektivo sufiĉe orientiĝis pri la koncepto de paco nur ĝis la unua mondmilito. Poste, nur la verkistoj, nome tiuj kiuj heroldis la ekziston de esperanta popolo, gardis lucidecon kaj ekvilibron, spure de la linio Zamenhof-Hodler-Privat, kiuj estis ankaŭ verkistoj. Popoloj vivantaj en diasporo per si mem evitas militon, se ili povas: sed se, ekzemple, la ciganoj ne partoprenas en la militoj de la gaĝoj, tio ne signifas ke ili aŭtomate orientiĝas pri paco. Ekzistas la problemo konstrui kulturon kiu esprimas diasporan identecon, havante en la pacifismo unu el siaj fundamentaj faktoroj; kun la risko degeneri al neŭtraleco, nome al pacemo ne distinganta inter la agresanto kaj la agresato, nome al la oportunismo sen justeco."

La Esperanta PEN klopodos por ke la israelanoj kiuj havas la esperantan civitanecon estu invititaj kiel aŭskultantoj al la hajfa konferenco.

[HeKo 449 7-B, 13 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0583 s s