Esperanta Civito

Buller kalumnias la Esperantan Civiton

En la kutima skandalejo redaktata de Kalle Kniivilä, la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, deklaris: "Spurojn de gejofobio oni plu trovas nur en eldonaĵoj de la Esperanta Civito, sed pro ties marĝeneco ili estas apenaŭ pli ol kuriozaĵo."

Osmo Buller faras tri malverajn asertojn en unu sola frazo. Unue, ĉar ekzistas nur unu eldonaĵo en proprieto de la Esperanta Civito (nome ĉi tiu retagentejo), li demonstru kiam kaj kiel HeKo esprimis sin kontraŭ gejoj: alimaniere li restas nenio alia ol plumpa kalumnianto. Due, se li serĉas spurojn de homofobio, eble li trovas ilin aliloke, ĝuste en asocioj en kunlaboraj rilatoj kun UEA, kiel Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Trie, la difino de marĝeneco aplikiĝas nur al subjekto malkreskanta: inter UEA kaj la Esperanta Civito, la unua perdadas membrojn (ĉu ankaŭ danke al la reputacio de Osmo Buller?), dum la dua ekspansias kvante kaj kvalite. Cetere, kiam Buller fine emeritiĝos, li mem estos "apenaŭ pli ol kuriozaĵo" en la historio de la esperanto-komunumo.

Osmo Buller ne konscias pri elementa fakto: deklari ke iu samseksemulo (kiel eventuale li, laŭ atesto de c-ano Koffi Gbeglo) estas malhonesta aŭ malkompetenta administranto, ne signifas esti homofobia; se male, deklari ke iu ne samseksemulo estas malhonesta ktp konsekvence signifus esti heterofobia!

Pri la sinteno de la Esperanta Civito rilate al seksa orientiĝo parolas oficiale la leĝo pri familia juro, unuanime aprobita de la Senato en Bruselo, julio 2008. Sinjoro Buller dokumentiĝu, anstataŭ maltrafi okazojn por silenti.

[HeKo 449 9-C, 16 aŭg 10]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0609 s s