Esperanta Civito

Lex Argentaria normigas la Civitan bankon

La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Landerono (kunsidante en salono de la admirinda mezepoka urbodomo)  la leĝoproponon pri la Civita banko, registrita kiel "Lex Argentaria". Sekve de tiu aprobo instaliĝas la unua Fonduma Konsilio, konsistanta el tri gecivitanoj: Pierre Berger, Marie-France Conde Rey, Giorgio Silfer.

La Civita banko havas la statuson de fondumo sen profita celo, laŭ la art. 80 kaj sekvaj de la Svisa Civila Kodo: ĝia sidejo estas en Ĉaŭdefono (korespondadreso: Pro Esperanto, CP 558, CH-2301 La Chau x-de-Fonds). Ĝi transprenas la tutan bonhavon kaj la klientaron de Fonduso Pro Esperanto.

La Civitan bankon administras la Fonduma Konsilio, formita de almenaŭ tri personoj (la esperanta civitaneco estas deviga), nomumitaj de la Kapitulo. Evidente, la Kapitulo rajtas ankaŭ eksigi konsilianojn.

La Konsilio mem elektas sian prezidanton kaj ĉiun prokuriton. Ĝi povas komisii tute aŭ parte la mastrumon al personoj kiuj ne estas mem konsilianoj. La ĉefa komisiito nomiĝas prokuristo (france: "fondé de pouvoir"). Manke de tia komisiito, la prezidanto mem estas la prokuristo.

Laŭ la svisaj leĝoj, ne estas klare ĉu fondumo povas bankroti. La malfondo eblas nur per dekreto de la kompetenta ŝtata aŭtoritato. La eventuala deficito, en tiu kazo, estus problemo de la ŝtato, dum la tuta bonhavo revenas al la Esperanta Civito, kiu havas la ŝarĝon destini ĝin al celo sama aŭ simila al tiu de la fondumo. 

[HeKo 450 5-C, 19 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0553 s s