Esperanta Civito

"Cavendum" pri Künzli Andreas

La aktisto de la Kortumo ekzamenis la plendon pro molesta konduto de s-ro Andreas Künzli

Tial ke la koncernato ne havas la esperantan civitanecon, ne eblas proceduro ĉe la arbitracia instanco. Sekve ne necesas transdoni la aktojn al la kortumanoj.

Tamen, laŭ la ricevitaj plendo, atesto kaj kontraŭdedukto, plus dokumento publikigita de Künzli mem pri la fakto, kaj konsidere de la koncernaj precedentoj, surbaze ankaŭ de protesto el la medio de Feminisma Esperanta Movado, la aktisto formaligas ĉe la Civitana Registro la ekziston de "cavendum" (*) kontraŭ la menciita persono.

Per tiu ĉi publika komuniko la matrikulisto kaj ĉiuj koncernatoj estas oficiale informitaj. 

(*) pri la signifo de "cavendum" vidu en HeKo 436 6-B.

[HeKo 452 6-C, 31 aŭg 10] 

Komentario el Svislando:
Finfine iu kuraĝis diri pri s-ro Künzli, kio li fakte estas. Sendepende de lia drinkemo (atestita plurloke), la plej frapa epizodo estis lia minaco liveri s-ron Claude Gacond al la prokuroro. La svisa honora membro de UEA, je unu el la multaj atakoj de Künzli, deklaris lin "psika malsanulo". Ĉi tiu volis plendi ĉe tribunalo kontraŭ Gacond, kaj sin turnis al s-ino Sonja Koleva, enmigrinta bulgarino, profesia juristo. La advokatino atentigis lin ke la tribunalo certe pridemandos s-ron Gacond; kion do li diros? Probable li malkovrus ĉe la juĝisto plurajn maledifajn punktojn en la konduto de la plendinto: la ĉiama kverelemo (kun ekzemploj el la profesia vivo, interalie kiam li estis portempa dungito en berna biblioteko), la konfliktoj kaj insultoj kontraŭ la gepatroj kaj ceteraj fiaskoj pro karaktera nestabileco. Se la juĝisto kontrolus kaj konstatus ke s-ro Gacond pravas, la denunco fariĝus bumerango. Tiam, remetinte la voston inter la krurojn, Andy Künzli rezignis pri denunco. Kaj nia rondo familia daŭre havas en Svislando unu honoran kaj unu hororan membron de UEA...

(subskribita mesaĝo, de persono kiu ne havas la esperantan civitanecon)

Kultura Centro Esperantista komunikas:
Ni notis la "cavendum" kontraŭ Andreas Künzli. Ni konfirmas ke en vintro 2001 li venis post la 22h00 (por Svislando malfrua horo), sen ajna averto kaj en duonebria stato, al la Esperanto-Domo, kie ne trovinte la deĵoranton li ĝenis (tamen ne molestis) neesperantistan luantinon. Tuj poste la deĵoranto aperis, kaj Künzli restis kun li (kaj kun akompananta rusa samideano) dum kelka tempo en la kantino, dezirante babili kaj plu drinki. Ankaŭ la ruso estis abunde trinkinta, sed evidente multe pli bone eltenis vodkon ol la korpe barelforma sviso. Fine, post unuhora kunesto, rimarkinte ke la ne anoncitaj vizitantoj emas resti kaj drinki ĝis frua mateno, kvankam ilia tranoktejo estis en alia urboparto, la deĵoranto elpelis ambaŭ en la nek humidan nek malvarman nokton, por ke ili iru dormi. Ĝuste post tiu ne agrabla sperto la enirejo de la Esperanto-Domo estas nun dumnokte ŝlosita, laŭ decido de la tiama Komitato, prezidata de Sonja Brun.
Künzli estis dungito de KCE sub la antikva reĝimo, sed jam la lasta tiama prezidantino Mireille Grosjean ĉesigis la laborkontrakton en junio 1994, oficiale pro manko de financaj rimedoj.

Ak. Marcos Cramer afiŝis en LibFol:
Andreas skribis: "Bone, Luksio estas "Sonderfall" kiel Svislando, kies loĝantaro baldaŭ (aŭ de facto jem) konsistos el 30% da eksterlandanoj."
Kaj ĉi tiu sama Andreas plendas pri la lingva nivelo de aliaj Esperantistoj...
Se almenaŭ enhave liaj mesaĝoj estus riĉigaj...

Sandrine Martin kaj Patrick Neveŭx afiŝis en LibFol:
La propono, ke Stano Marĉek fariĝu ĝenerala direktoro, estas ja humoraĵo, kiun videble Andy Künzli eĉ ne komprenis. Ni havas multajn geamikojn tra la mondo, kaj kiam iu el ili renkontas malfacilaĵojn, ni laŭeble provas helpi. Ĉu vi Andy havas geamikojn?
Ni kutimas legi viajn fikomentojn, per kiuj vi Andy nur atakadas, kritikadas kaj eĉ insultas ĉiujn. Ĉu vi kapablas nur tion fari?
Estas la unua kaj lasta fojo, ke ni respondas viajn mesaĝaĉojn, Andy. Insultu, kritiku laŭvole, vi por ni havas nenian gravecon.
(La liberaj novkaledonianoj)

Hector Alòs i Font afiŝis en LibFol:
Antaŭ kelka tempo Andy Künzli anoncis tre prave, ke li verŝajne jam diris ĉion, kion li devis diri. Liaj iam ofte tre trafaj kritikoj pli kaj pli enbordeliĝas en iom ridindajn malkovrojn kaj neniom ridindajn absurdajn ksenofobajn asertojn. Nun venis la vico al latinidoj post orienteŭropanoj kaj aliaj. Kaj ŝajne pro tio, ke la germanaj lingvo kaj kulturo estas [por li] la mezuro de ĉiuj aferoj ekz. pri la ĝustaj precizaj tutmonde validaj signifoj de la radikoj profesor- kaj doktor-.

Kooperativo de Literatura Foiro komunikas:
Ankaŭ ni notis la "cavendum" kontraŭ la persono kiun s-ro Claude Gacond difinas "psika malsanulo", ĝis nun sen demento, sed kun konfirmoj. LF-koop kutimas, kvankam neniu estas salajrata en ĝia stabo, konduti al la homoj kun la afableco rezervenda al kliento. Laŭ slogano, la kliento ĉiam pravas. Tamen kion diri pri kliento kiu, mendante varon, komencas per insulto? Kion respondi al kliento kiu, en ĉiu mesaĝo, deklaras: "mi povas tute bone vivi eĉ sen via varo"? Fine ni respondis: "Se vi povas tute bone vivi sen nia varo, ankaŭ LF-koop povas tute bone vivi sen via mendo". Kaj nia entrepreno ne plu havas la malplezuron priservi lin.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0709 s s 
  Total: 0.0859 s s