Esperanta Civito

Ortega pri la paradokso de Salomon

Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ "esperanta naciecismo", laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: "La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon". Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: "La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon", ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio. Kvankam ne ĉiu popolo formas nacion, kaj ne ĉiu nacio bazas sin sur (unu) popolo...

Manuel Ortega trafe replikis al Thierry Salomon, antaŭ kelkaj tagoj: "Estas amuze vidi kiel kelkaj agadas kontraŭ esperanta naciecismo, tiel ili nomas kvazaŭnaciismon, sed ili mem tuj poste proponas esperanton kiel internacian lingvon, tio estas, kiel ilon de la mondo de la nacioj en kiu la personoj estas iliaj nuraj reprezentantoj. Antaŭ ol ekvidi pajleron en alies okulo, forprenu trabon el via propra okulo!"

David de Ugarte komentariis: "Jen la dramo de esperantismo kiel diskurso: aŭ ĝi sin proponas kiel ilon por la ekzistanta naciismo aŭ ĝi formuliĝas kiel preskaŭnacian segregaciismon. Unu estas pura internaciismo (nome multobla naciismo), la alia estas diaspora naciismo, neeviteble melankolia. Legante la blogojn kaj tekstojn de la diversaj grupoj kaj asocioj, mi ricevas la impreson ke en la publika esperantlingva interparolo neniu kapablas pensi laŭ reala komunumo, kaj des malpli kontrasti per ĝi al la naciisma pulsio."

"Ĉu eble" daŭrigas Ugarte "la esperanto-mondo estas mondo kun nekutime malgranda kvanto da realaj komunumoj? Se ni pripensas, povus esti tiel: preskaŭ ne ekzistas entreprenoj nek neformalaj retoj en esperanto. Se asocioj formas portempajn komunumojn iom pli stabilajn, tio estas por... lerni esperanton. Kaj la internaciaj renkontoj ne konsistigas konstantan komunumon. La sola reala transnacia komunumo kiu uzas esperanton en sia ĉiutageco estas tiu de la reprezentantoj de la internaciaj esperantistaj organizoj... al kiuj kompreneble oni ne povas peti rompon kun la logiko de la naciaj ŝtatoj." 

Verdire ekzistas aliaj transnaciaj realaj komunumoj ol la menciitaj organizoj: unuavice, la esperantlingvaj familioj, kie la lingvo estas uzata en sia ĉiutageco, kaj specife por la primara ensociigo de la infanoj.

Krome, oni ne forgesu ke la lingva ĉiutageco plenumiĝas precipe kiam la parolantoj vidas en en esperanto ne nur komunikilon. La linio kiu vidas en esperanto ankaŭ artan perilon kaj identigion startas de Zamenhof kaj alvenas al la raŭmistoj, tio estas al la Esperanta Civito.

[HeKo 453 2-A, 5 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0201 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0773 s s 
  Total: 0.0973 s s