Esperanta Civito

Fiaskis plia agresa kampanjo de LibFol

[niaj emfazoj]

La estraro de UEA esprimas bedaŭron pro la disvolviĝo de publika diskuto pri la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaŭzita ĉu de miskomprenoj ĉu de opiniesprimoj formulitaj surbaze de nepreciza kono de faktoj. La estraro tamen konsideris ankaŭ la publikan diskuton kaj sekvos jenan planon rilate tiun demandon.

La estraro akceptas la opinion de la Komitato el la kunsido la 27an de julio, kiu estis vortumita jene: "La Komitato petas la estraron okupiĝi pri nova redaktopolitko de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto kaj prezenti la proponon pri la nova redakta politiko al la Komitato mem antaŭ ol akcepti ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn pri tio. La komitato petas tion konsiderante la ĝisnunajn decidojn de la estraro."
La estraro elektita en Havano malvalidigis la decidon de la malnova estraro pri la redaktopolitiko, t.s. ne ĉesigas la kontrakton kun la redaktoro de la Revuo kaj ne anoncas varbadon por la redaktora posteno. Post la denova konsidero de la afero, la estraro informas, ke:

1. Ĝi formulos novan redakto-politikon konsiderante, ke la teksto-redakta kaj la grafika-enpaghiga laboroj por la revuo estas diversfakaj taskoj, ne nepre farendaj de la sama persono; la nova redaktopolitiko estos subigita al la konsulto de la Komitato.

2. La kontrakto kun la ĝisnuna redaktoro (laŭ la ĝisnuna vortumo) plu validos ĝis la livero de la julia-aŭgusta numero de 2011 inkluzive.

3. Surbaze de la nova redakto-politiko, la estraro difinos skemon por la redaktado de la revuo Esperanto, diskonigotan komence de 2011. Tiam ĝi proponos al la nuna redaktoro daŭrigi sian laboron en la redaktado de la Revuo laŭ tiu nova skemo kaj kadre de nova, reviziita kontrakto.

4. Se la nuna redaktoro malakceptos aŭ/kaj se estos necesaj aldonaj kunlaborantoj, la estraro anoncos inviton al kandidatoj por tiuj kromaj redaktaj laboroj.

5. La retejo de UEA estos uzata ne nur por liveri elektronikan kopion de la papera revuo, sed ankaŭ por disponigi foruman retpaĝaron por uzo fare de la membroj de la Asocio. La moderigado de tiu forumo estos la tasko de nomumotaj respondeculoj.

(Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA)

[HeKo 453 4-A, 7 sep 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0909 s s