Esperanta Civito

Roterdamo insistas: endas nova redaktoro

En Havano startis la fazo 5 de la konflikto inter la burokrata aparato kaj la elektita gvidantaro de UEA, konflikto ekinta meze de la 1990aj kiam la tiama Estraro (pere de Hans Bakker) proponis maldungi duonon de la oficistaro. En tiu unua fazo gajnis la salajratoj, kiuj minacis blokan eksiĝon kaj trovis estraron malpretan profiti je tia ŝanco: male, duono de la tiama estraro (inkluzive de s-ro Bakker) ne estis reelektita.

La fazo 2 startis kiam eksministro de Aŭstralio iĝis la prezidanto, kaj volis meti la ĉefburokraton je la ĝusta takto. La maldungiĝo de s-roj Buller, Ertl kaj Zapelli en 2001 fermis ĉi tiun fazon per la provizora venko de la ne salajrata gvidantaro.

En la fazo 3 la bulleristoj atakadis la estraron, tiel ke d-ro Renato Corsetti ne sukcesis esti "la prezidanto de ĉiuj esperantistoj", sed jes ja la plej insultita el ĉiuj UEA-prezidantoj (preterpasante eĉ profesoron Lapenna).

En la fazo 4 la estraro kompromisis kun Osmo Buller, kaj la interna opozicio trankviliĝis kontraŭ Universala Esperanto-Asocio, post lia redungiĝo (kiu de nur kvarjara intertempe fariĝis porĉiama).

Ĉi-jare tamen la burokrata aparato (kaj ĝia neoficiala voĉtubo "Libera Folio") plene relevis la kapon, trovante kontraŭ si ne la estraron sed parton de la Komitato. La Dancigo de ĉi tiu interna milito nomiĝas Stano Marĉek. Pro la premo desube kaj (parte) desupre, la nova estraro estis devigata retreti, kvankam insistante ke necesas ŝanĝo.

La suba publika deklaro de s-ro Rob Moerbeek (UEA-oficisto nun en pensio) montras ke Roterdamo daŭre inklinas anstataŭigi s-ron Marĉek, kun la ne kaŝita espero (perceptebla jam en la komuniko de s-ino Barbara Pietrzak) ke Marĉek mem eksiĝu. Jen la teksto de s-ro Moerbeek.

* * *

Mirigis min la protesto kontraŭ la estrara decido pri la nedaŭrigo de la kontrakto al Stano [Marĉek]: ja nur tiel eblis restarigi redaktajn normojn. Stile mi trovas multajn mankojn, sed plej ĉagrenas, ke mi -- voĉlegante mian revuparton por vidhandikapitaj abonantoj -- konstatas ke mi ankoraŭ pretervidis, korektante, gravajn erarojn, malgraŭ la helpo de Ionel Onet kaj foje Pasquale Zapelli, Roy McCoy kaj nelaste Osmo Buller, kiu respondadas pri miaj dubaĵoj.

Nun kiam mi sciiĝis ke la estraro tamen daŭrigos la redaktadon al Stano, mi ne bezonas riproĉi al mi malsocialan kritikon, do venis la momento proponi al la Komitato starigi asistan komisionon el du aŭ tri saĝuloj, ĉar ne eblas al Stano, krom la bona ilustrado kaj laborego por finprepari ĜUSTATEMPE la revuan enhavon, ankaŭ havi tian superrigardon pri la movadaj bezonoj, kiun mi opinias bezonata por la movada progreso.

Mi mem neniel kapablas pro "Epimetea menso": nur post la faktoj mi konstatas kiel necesus. Ekz. en la septembra "Esperanto", la "Enkonduke" estis intervjuo ilustra sed neniel esenca pri la kongresaj rezultoj. Ekz. pri "Esperanto por UN".

La Komitato do bv. nomumi du- aŭ tripersonan helpan komisionon, kiu bezonkaze por sekva numero informu la redaktoron pri la movadaj prioritatoj. Ekz. tro daŭris ĝis aperis grava teksto de la Akademio (mi mem devis ĝin fuŝprizorgi).

Rob Moerbeek (Komitatano A por LIBE)

[HeKo 454 6-A, 16 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0196 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0671 s s