Esperanta Civito

Kiom kostas demokratia baloto?

Ĉi-monate disvolviĝis la elektoj por renovigi trionon de la Kongreso de la Popoloj, la ĉefa mondcivitana instanco, kiu fakte ne funkcias kiel parlamento, sed kiel ĝenerala asembleo de la mondcivitana movado.

Du detaloj vekas nian miron: la modesta kvanto da balotintoj (26,8% de la voĉrajtaj) kaj la alta kosto de la baloto (9.300 eŭroj, pagitaj de la Mondcivitana Registrolibro, en Parizo).

Por komparo: en la lastaj elektoj (2006) por la Senato de la Esperanta Civito partoprenis 61,27% de la voĉrajtaj, kaj la baloto kostis nur milon da svisaj frankoj (ĉirkaŭ 650 tiamaj eŭroj). Tiu sumo estis la kontribuo de la kvestora kaso por la preso kaj dissendo de speciala numero de "Heroldo de Esperanto", kiu enhavis la programojn de ĉiuj kandidatlistoj, la fotojn kun biogramoj de la kandidatoj, la balotilon kun klarigoj. Eĉ se oni dissendus kvarmilon da ekzempleroj (tiom estis la voĉrajtaj mondcivitanoj ĉi-jare), la kvestoro bezonus pagi multe malpli ol 9.300 eŭrojn!

La mondcivitana movado utiligis la saman balotsistemon de aliaj asocioj, ekzemple UEA kaj SAT: ĉiu devis sendi sian balotilon al unu sola adreso. En la Esperanta Civito ekzistas pluraj balotejoj, laŭ la diversaj areoj: la skrutinioj okazas je la Zamenhof-Tago kaj la rezultoj estas komunikitaj rete. Tio preventas la fraŭdojn, kaj precipe iliajn sekvojn: en la kazo de la mondcivitanoj, necesus rebalotigi ĉiujn; en la kazo de la Esperanta Civito necesus rebalotigi nur la voĉrajtajn en la areo de la kontestita balotejo. Krome la ekzisto de pluraj balotejoj, kiuj funkcias dum zamenhofa festo, stimulas la partoprenon en la elektoj.

Almenaŭ por la Civitaj balotoj la demokratio estas kaj efika kaj ne multekosta.

[HeKo 455 4-C, 25 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0670 s s 
  Total: 0.0813 s s