Esperanta Civito

Malverva Eŭropa Tago de la Lingvoj 2010

Pasis preskaŭ ne rimarkite la Dudeksesa de Septembro, kiun Konsilio de Eŭropo delonge deklaris "Eŭropa Tago de la Lingvoj". Principe turnita al la lingvaj rajtoj (ja la strasburga institucio okupiĝas prioritate pri homaj rajtoj), la dato ĉi-jara ne altiris grandan atenton.

Aŭ, se paroli sincere, de jaro al jaro ĝi donas precipe la okazon por plendi pri la situacio de la lingvolernado en la eŭropaj landoj. Ekzemple en Italio aperis artikoloj pri la fiasko de la deviga instruado de la angla lingvo en la elementaj lernejoj, enkondukita de centre-dekstra registaro (Berlusconi 2) anstataŭ la libervola lernado de unu el la kvar ĉefaj okcidenteŭropaj lingvoj.

En Esperantio renoviĝis kontribuoj pli kaj pli rutinaj, kvankam estimindaj, kiel la partopreno de la esperanto-sekcio en la kutima ekspozicio de la fremdlingva biblioteko en Budapeŝto.

Tute inerta ŝajnis Universala Esperanto-Asocio, kvankam ĝuste ĉi-semajne pola komitatano ricevis firman opinion el funkciulino de la "eŭropa registaro", la EU-Komisiono. Jen ĝia teksto:

"Ni opinias, ke Vi ĝuste montris la signifon kaj atingojn de la lingvo Esperanto. Ni volas rilati al via malkontento, iu leĝomalsato kuplita al la diskriminacio pro la lingvo. Mi volas memorigi ke la Eŭropa Komisiono povas entrepreni ĉiujn siajn agojn nur sur la bazo de la Eŭropa Traktato. Ĝuste tie, en la art. 19, oni enlistigis nur ses kaŭzojn/formojn de diskriminacio, leĝe ŝirmitaj sur la eŭ­ropa nivelo: sekso, raso aŭ­ etno, religio, aĝo, seksa orientiĝo, handikapo."

"La defendo de eventualaj aliaj kampoj de diskriminacio apartenas jam al la naciŝtataj leĝosistemoj, kiuj kutime plivastigas la liston kaj enkondukas ankaŭ­ aliajn formojn de diskriminacio. Tial la bezono plialtigi la konscion pri tiu temo aŭ agadi sur tiu kampo estas realigenda antaŭ­ ĉio je landa nivelo."

"Aliflanke la eŭropaj traktatoj respektas la kulturan kaj lingvan diversecon de ĉiuj homoj loĝantaj en Eŭ­ropo. Tial tre grave estas montri ne nur diskriminacion kiel fakton negativan, sed ankaŭ (rigardante de la pozitiva flanko) diversecon."

Kaj per la supra diplomatie brila modelo de fritita aero eblas arkivi ankaŭ la ĉi-jaran Eŭropan Tagon de la Lingvoj... 

[HeKo 455 8-A, 29 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0586 s s