Esperanta Civito

La Esperanta Civito fondu la unuan mediatekon

Kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko mi esploras nuntempe fakan socio-psikopedagogian mediatekon en Svislando. La neologismo indikas arkivon de aŭdaj kaj aŭdvidaj dokumentoj, inkluzivante du pli fruajn konceptojn: kinoteko kaj fonoteko. En la tri svisaj oficialaj lingvoj (germana, franca kaj itala) ĝi aperis en la 1980aj, kiam firmiĝis la opinio ke filmoj, diskoj, kasedoj estas kulturaj herediloj ne malpli gravaj ol libroj kaj revuoj. 

Esperantio ege malfruas en ĉi tiu kampo. Al la kvanto (kaj eĉ kvalito) de bibliotekoj kaj hemerotekoj por la konservado de libroj kaj periodaĵoj ne respondas adekvata interesiĝo por savi bildo- kaj voĉodokumentojn. Ekde la 1920aj esperanto estas uzata en la radio, iam precipe la kurtonda kaj nuntempe la podkasta; sed preskaŭ ĉio perdiĝis. Certe la manko de surbendiga tekniko kulpas pro la malekzisto de dokumentoj el nia plej brila radiofonio, la Verda Radio en Moravio: troveblas nur transskribaĵoj. Sed la manko de konscio ĉe la esperanta popolo rolas plej grave de post la enkonduko de la surbendigado.

La jaroj 1970aj vidis la maturiĝon de la esperanto-kanzono, danke al la manifestiĝo de talentoj kiel tiuj de la roma skolo ĉirkaŭ Gianfranco Molle, sed ankaŭ danke al la ĝeneraligo de nova teknologia rimedo: la kasedo. La jaroj 1980aj vidis la aperon de la unuaj kompaktaj diskoj kaj de la unuaj filmoj en VHS-formato. Estis realigitaj pluraj songazetoj kaj oni proponis la unuajn aŭdlibrojn. La eldonejo LF-koop estis la plej aktiva en la diversaj kampoj, kvankam rekorde aktivaj en la diversaj branĉoj estis aliaj, ekzemple Vinilkosmo pri muziko. La aŭda kaj aŭdvida produktaro de la lastaj tri jardekoj tamen ne estas sisteme kolektita kaj esplorebla.

Same lamentinda estas la situacio de la historiaj dokumentoj, kiel la amatoraj filmoj okaze de internaciaj kongresoj, de teatroprezentoj, de prelegoj fare de famuloj. Ne mankis gratulindaj pioniroj, kiuj okupiĝis pri la konservado de almenaŭ parto de tiuj dokumentoj: ekzemple Becker kaj Eichholz; sed kio restis el ilia laboro? Por citi nur unu kazon: kiom da aŭdvidaĵoj atestas la pli ol 50-jaran aktivecon de Bulgara Esperanto-Teatro? Eble nur unu, "Espere despere", realigita de LF-koop en 1997.

Ni ne atendu ke finvenkistoj okupiĝu pri tia valora laboro: ili eĉ ne zorgas pri la savo de kursodiskoj. La tuta Linguaphone-kurso, ekzemple, kun la voĉo de Edmond Privat el la 1930aj en 78-turnaj diskoj, estis transigita al kasedo kaj poste al KD fare de raŭmistoj, ĉar ili plej konscias pri la valoroj de nia historio. Tial la Esperanta Civito, kiel aŭtenta ĉefa aplikanto de la raŭmismo, havas la devon iniciati la unuan mediatekon.

Sed ni vidu la detalojn de skizita plano.

(Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Dietterle)

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 458 4-C, 20 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0699 s s 
  Total: 0.0837 s s