Esperanta Civito

Libroj kaj revuoj en la urba biblioteko de Vraco

Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la 20an de oktobro 2010 membroj de la Esperanto-societo "Sukceso" en Vraco (Bulgario) renkontiĝis kun la sekretario de la urba kulturdomo Dimitar Toŝev kaj bibliotekistinoj laborantaj en la biblioteko ĉe la kulturdomo.

Estis donacitaj raraj libroj kaj revuoj en Lingvo Internacia, eldonitaj en la komenco de la pasinta jarcento, kio pliriĉigos la esperanto-fakon de la biblioteko. Tie estas deponita antaŭ jaroj ankau la riĉa libraro de la forpasinta fama esperantisto kaj astronomo d-ro Kiril Velkov.

Alia temo dum la renkontiĝo estis la eldono de la libro pri Radoslav Triĉkov, siatempe esperanta konsulo (loka delegito), mondvojaĝanto, kursgvidanto kaj preleganto (pri li legu en Enciklopedio de Esperanto), kiu dum kelkaj jaroj estis ankaŭ prezidanto de la urba kulturdomo.

[HeKo 458 5-B, 21 okt 10]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0820 s s 
  Total: 0.0958 s s