Esperanta Civito

Ekas la preparo al la dua verkistina ateliero

Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Judit Felszeghy, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack, Lenke Szász kaj Etel Zavadlav estas akceptitaj al la dua Ateliero pri Beletra Kreivo, kiu disvolviĝos jarfine ĉe Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado kaj sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

La duan Atelieron, same kiel la unuan, gvidas Giorgio Silfer, kiu ĉi-semajne komencos la perkorespondan preparon. Se la unua Ateliero estis principe orientita al la proza verkado, la dua enfokusiĝos precipe al la poezia, kun atento ankaŭ al kantoj. La gvidanto konsideras ankaŭ la poetikon esprimitan de la rondo de la Kompaso, kiu formiĝis okaze de la unua Ateliero.

La dua Ateliero pri Beletra Kreivo jarfine en Svislando sekvos la jam sukcesan skemon, kun komuna laboro matene kaj individua kreado posttagmeze. La disĉiplinoj povas alporti ankaŭ pli fruajn kreaĵojn kaj plu labori super ili. Vespere oni spektas interesajn filmojn, utilajn por la literatura preparo de la atelieraninoj.

"Ĉi tiu aranĝo estas unikaĵo en la tuta Esperantio, ankaŭ historie" komentarias Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM "La alianco inter feminismo kaj literaturo, same kiel tiu inter feminismo kaj pacifismo, estas karakteriza por la esperantistinoj, kaj mi ĝojas ke la medio de la Esperanta Civito faras tiel multe por la virinoj" konkludas la Vickonsulo.

[HeKo 458 8-B, 24 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0596 s s