Esperanta Civito

Krokodili aŭ ne krokodili, jen la svedemo

Dum jardekoj la Sveda Esperanto-Federacio perdis membrojn. Por formi agadplanon por renkonti tiun defion, la estraro de SEF vokis ĉiujn svedajn esperantistojn al dutaga diskutkunveno en Norrköping, 9-10 oktobro 2010.

La invita dokumento asertis, ke "La evoluo en la organizita esperanto-movado estas alarma". Precipe inter la junaj partoprenantoj tio estis interpretata kvazaŭ estus krizo, ne nur por "la organizita movado", sed entute por esperanto en Svedio, kaj ili asertis, ke ne estas memevidente, ke tiel estas. Esperanto vivas ankaŭ ekster la movado.

Ĉar la gejunuloj dum siaj renkontiĝoj kutimas ĉiam uzi esperanton, sed la mezaĝuloj kaj maljunuloj ne ĉiam faras tion, riveliĝis, suprize por ambaŭ grupoj, du tute diverĝaj esperanto-kulturoj; kaj tio montriĝis riveliĝo, kiu facile povas eĉ pli submini la organizitan movadon.

Evidente la sola irebla vojo al kunlaboro estas pli malferma sinteno al la jam vivanta lingvo kaj pluralisma komunumo kaj malpli da premo direkte al homogena movado.

(Bertil Nilsson)

[HeKo 459 1-A, 27 okt 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0536 s s