Esperanta Civito

Mondfederistoj ne fondas Esperanto-sekcion

Pluraj aliĝintoj al la diskutlisto pri mondfederismo partoprenis la Someran Universitaton pri Mondialismo en Ĉaŭdefono, dum kiu estis antaŭvidita ankaŭ la fondo de la societo "Mondfederistoj en Esperantio", kun la celo aliĝi al WFM (Mondfederista Movado).

SUM pasis agrable kaj tre interese, kun altnivelaj prelegoj kaj kursoj, milda klimato (je 1.100 m), bongustaj manĝoj kaj ĉarma etoso. Pri tio oni legos detale interalie en "Heroldo de Esperanto". Fakte la kvanto kaj kvalito de la ĉeestantaj esperantlingvanoj estis pli ol kontentiga. Neniu anglalingvano ĉeestis, krom unu, el Hindio, kiu donis tre interesan kontribuon. Bonege funkciis la interpretado, el/al esperanto. Oni antaŭvidas reokazigi SUMon en 2007.

Bedaŭrinde, kaj kvante kaj kvalite estis elreviga la partopreno de franclingvanoj (kompreneble kun esceptoj). Eĉ pli malbona la situacio de la mondfederistoj, specife la svisa branĉo, kiu donis tre negativan impreson pri si. Ankaŭ la internacia nivelo ne donis bildon de granda seriozeco, verdire. Konklude, la ĉeestantaj diskutlistanoj decidis fondi neniun novan asocion, sed rekomendi al la Esperanta Civito (ĉiuj ĉeestantoj havas la civitanecon) rilati kun WFM, same kiel ĝi rilatas kun la Kongreso de la Popoloj.

Subskribis: Bernard Henry, mondcivitano kaj mondfederisto; kaj aliaj.

[HeKo 308 B-1, 8 aŭg 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0575 s s