Esperanta Civito

Asembleo de la Esperanta PEN-Centro

Verkisto Gbeglo Koffi kaj tradukisto Bernard Henry estas novaj membroj de la Esperanta PEN-Centro: tion decidis la ordinara Asembleo en la Esperanto-Domo (KCE) de Ĉaŭdefono, 20 julio 2006.

La partoprenantoj unuanime aprobis la moralan kaj la administran raportojn kaj traktis la renovigon de la Komitato, okazontan en 2007. La Centro komencas preparlaborojn por la Eŭropa PEN-Konferenco, planita por la somero de 2008, en kies kadro estos restarigita la tradicio de la Internaciaj Literaturaj Forumoj, kun partopreno de elstaraj esperanto-intelektuloj.

La delegitoj por la PEN-mondkongreso en Dakaro (julio 2007) estos sen. Marie-France Conde Rey kaj c-ano Gbeglo Koffi. La Asembleo donis plenan apogon al c-ano Giorgio Silfer, kaze ke li kandidatus por la posteno de ĝenerala sekretario de PEN-Klubo Internacia.

Sen. Ljubomir Trifonĉovski partoprenos en regiona PEN-konferenco kaj kunsido de la Internacia Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, okazontaj en Ohrido (septembro 2006); c-ano Zlatoje Martinov estas proponita por partopreno en regiona PEN-konferenco en Beogrado (aŭtune 2006). La Asembleo aprobis la Regularon de la PEN-premio "La Verko de la Jaro": ĝi aperos en la aŭgusta numero de la presorgano, la revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 308 2-B, 8 aŭg 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0871 s s