Fondumo Pro Esperanto definitive
Per la formala subigo al la Svisa Konfederacio kiel kontrol-aŭtoritato, Fondumo Pro Esperanto kompletigis ĉi-semajne la longan proceduron de agnosko fare de la oficialaj instancoj en Svislando.
La Svisa Konfederacio ne nomumos propran reprezentanton ĉe la Fonduma Konsilio, tiel ke la Civita banko restos ekskluzive regata de Esperantianoj. Samtempe, la Svisa Konfederacio konsentas, ke la unua financa jaro de la Fondumo estos la 2011a: kio ŝparigas monon por la oficiala ekstera revizoro.
Restas kiel pliaj administraj celoj de la Fonduma Konsilio: la totala senimpostigo kaj la forigo de la devigo havi eksteran (do ne senpagan) revizoron; krome, en kazo de aĉeto de nemoveblaĵo ekster Svislando, necesos decidi ĉu indas peti la agnoskon de la koncerna ŝtato, ekz. Hispanio.
Donacoj kaj legacoj, subtraheblaj de la impostodeklaro 2010, estas sendeblaj ĝis la fino de 2010 al la konto 23-4803-0 ĉe Postfinance, Svislando. Post tiu dato ili estos subtraheblaj de la impostodeklaro 2011. Ĉiu speso donacita estas destinita al la progreso de la esperanta popolo.
[HeKo 461 3-C, 24 nov 10]