Esperanta Civito

Ne andaluza, sed naturamika domo?

Sekve de la ideo doti Andaluzian Esperanto-Unuiĝon per propra nemoveblaĵo en Malago, Fondumo Pro Esperanto persvadis eksterlandajn investantojn prunti monon por la aĉeto de Esperanto-Domo andaluza. Kelkaj personoj, precipe gec-anoj Julio Herrero, Perla Martinelli, Carmen San-Segundo kaj Giorgio Silfer, aktivis por esplori la eblecojn en Malago, ankaŭ helpe de du agentejoj. El trideko da ofertoj nur tri estis fine retenitaj.

Intertempe montriĝis, ke nek AEU nek la loka esperanto-societo partoprenus en la projekto kiel (kun)proprietulo(j). Tial la proprieton pretis transpreni Fondumo Pro Esperanto mem, disponigante parton de la domo al la societoj registritaj en Malago, kiel luantoj. Kaj konsekvence la Fonduma Konsilio en Svislando elektis unu el la tri ofertoj, konsultinte ankaŭ la fizike alestantan delegitinon de AEU ĉe la Forumo.

La koncernaj demarŝoj ĉe la vendanto, la banko, la notario komenciĝis. Ili plu daŭras, kaj finiĝos nur en printempo 2011. Intertempe nek AEU nek la loka E-societo decidis lui la vastan teretaĝon de la elektita domo. Eblas ankoraŭ ke membroj de AEU private eniru la negocon. Krome restas societo, registrita en Malago kaj aliĝinta al la Pakto, kiu povus iĝi la ĉefluanto: Esperanta Naturamikaro.

ENA ne sin esprimis pri la projekto, ĉar ĝi estas ankoraŭ atendanta la plenumon de ĉiu administra kaj jura formalaĵo (fondite antaŭ ne longe, en junio 2010). Certe la AVI-kodo ktp estos atribuita antaŭ la venonta asembleo de ENA, kaj tial Fondumo Pro Esperanto pretas atendi la asemblean decidon de ĉi-lasta, antaŭ ol plenumi la aĉeton.

Estas substrekinde, ke la Civita banko favoras investadon nur tie, kie paktinta establo apogas la projekton. Se neniu el la tri Malagaj establoj apogos kiel ĉefluanto aŭ simila partopreno, FPEF rezignos pri la aĉeto.

[HeKo 461 5-C: 26 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0273 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0714 s s