Esperanta Civito

Unikaj lernejoj en Israelo

Se naskiĝus du ŝtatoj en Palestino, unu el la du eble estus tute araba, sed neniu el la du estus tute hebrea. Tion oni deduktas el la demografio de Israelo hodiaŭ, je la datreveno de la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu, en 1947, volis la ekeston de du ŝtatoj kaj la internaciigon de Jerusalemo: solvo akceptita de la judoj, sed ne de la araboj.

Ekde la fondo de Israelo, en 1948, la araba estas oficiala lingvo apud la hebrea, laŭ la Konstitucio. Hodiaŭ 21% de la populacio estas araba, cis la verda linio, do sur la teritorio de antaŭ la Sestaga milito. Kaj tiu procento tendencas al kresko, malgraŭ la Olimoj (judaj enmigrantoj).

Kiel ĵurnalisto mi vizitis en la distrikto de Hajfo du specialajn lernejojn. La unua, en la araba vilaĝo Kafr-Kara (15.000 loĝantoj), nomiĝas "Ponto super Waddi" kaj estas la unusola elementa lernejo en israela tute araba vilaĝo, kie arabaj kaj judaj infanoj lernas kune en la sama klaso, en ambaŭ ŝemidaj lingvoj samtempe. Fondite en 2004, kun araba direktoro kaj juda vicdirektorino, ĝi proponas al cent dudek infanoj unikan modelon de interetna kunvivado kaj komuna packonstruado.

Kiel "Ponto super Waddi" naskiĝis? Kiel ĝi sukcesis? Kiujn problemojn ĝi frontas?
[Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"]

Alia tre interesa lernejo estas la gimnazio de Umm al-Fahm, ankaŭ en la distrikto de Hajfo. Kun siaj 43.000 loĝantoj, Umm al-Fahm (Patrino la Karbo, pro la subteraj karbotavoloj) estas hodiaŭ unu el la plej grandaj arabaj urboj en Israelo.

La gimnazio enhavas kelkcenton da adoleskantoj el tridek kvar lokoj: la gimnazianoj estas selektitaj laŭ inteligento, kaj ili ĉiuj fakte atingas la abiturientan diplomon, post kiu ili svarmas al la universitatoj, ofte eksterlande, precipe por studi sciencojn.

La lernejon financas parte la israela ministerio, parte eĉ islamista fondumo. Ĝin karakterizas la instrulingvo (araba, evidente), la ĉeesto de propra moskeo (vizitata de ĉirkaŭ 40 procentoj de la gimnazianoj) kaj precipe la alta procento da knabinoj: du el tri gimnazianoj estas inoj.

Kiel kondutas tiuj studentinoj kaj kion signifas (por la kondiĉo de la arabaj virinoj) tiu ĉi fenomeno en la arablingva Israelo, kie pli kaj pli kreskas la influo de Islamo?
[Legu la tutan artikolon en "Femina"]

(Giorgio Silfer)

[HeKo 461 9-B, 30 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0563 s s