Esperanta Civito

Kampanjo kontraŭ Israelo en LibFol

Lastatempe en "Libera Folio" ekis kampanjo kontraŭ Israelo, kie laŭtas precipe Jorge Camacho Cordón kaj Yves Bellefeuille, kaj en minora tono István Ertl, Cindy McKee kaj similaj. Vidu la hazardon, temas ĉiam pri antiraŭmistoj, en iuj kazoj eĉ deliraj antiraŭmistoj.

La vidpunkto de la Esperanta Civito pri Palestino situas en la rezolucio 13 aprilo 2009 aprobita de la Senato, unuanime per la voĉoj de ĉiuj grupoj, inkluzive de la opozicioj blanka kaj ruĝa.

Konforme al tiu rezolucio, ni esprimas malkonsenton pri la menciita kampanjo, same kiel ni distanciĝas de ĉiu kampanjo (inkluzive kontraŭ la Palestina Aŭtoritato, interesa ekzemplo de ne ŝtata subjekto de internacia juro) kiu kontribuas nek al objektiva informado nek al strebado por justa paco en la koncerna areo.

Subskribis: Giorgio Silfer, Konsulo por la mandato 2007-2011

Noto de la redakcio:
Ne estas konata la vidpunkto de UEA pri la menciita kampanjo kaj la palestina demando entute. Tamen la decido okazigi la UEA-kongreson en Tel-Avivo en 2000 signifas agnoskon pri la legitimeco de la israela ŝtato. Kontraŭ la decido kongresi en Israelo publike sin esprimis la tiama ĝenerala direktoro, Osmo Buller.
Ĉe SAT (kiu neniam kongresis en Israelo), rezolucio favora al la kreo de du ŝtatoj en la Sankta Lando, proponita interalie de c-ano Andrea Montagner, ne trafis la aprobon de la kongreso en 2008.

[HeKo 462 5-C, 3 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0721 s s 
  Total: 0.0856 s s