Esperanta Civito

Kreskas la prestiĝo de nia literaturo

Kreskas la prestiĝo de nia literaturo ĉe la neesperantista intelektularo, specife ĉe franclingvaj verkistoj, danke al la prelego de c-ano Giorgio Silfer ĉe la ĵus finita packonferenco organizita de la magistrato de Hajfo, kun la partopreno de la Esperanta PEN laŭ oficiala invito.

La tasko de nia beletra reprezentanto ne estis facila, precipe ĉar la ronda tablo kiun li partoprenis evoluis laŭ tute alia skemo ol estis komunikite. Nome, anstataŭ doni la parolon por diversaj prelegaj prezentoj, la tablestro (la fama televizia enkondukanto Arie Yass) disdonis la parolon laŭ propra, ne interkonsentita linio, kiu embarasis ĉiun partoprenanton. Bonŝance Giorgio Silfer elturniĝis, adaptante sin al la ritmo, respondante per koncizaj kaj humuraj frazoj, foje ludante per intenca miskompreno.

La komenca fadeno estis pri la doloro de la verkisto, kiu devas rezigni je la gepatra lingvo por verki en alia. Fakte Karen Alkalay-Gut, Colette Guedj, Boris Zaidman naskiĝis en alia lingva kunteksto ol la rimedo per kiu ili verkas: ĉu franca post araba, ĉu hebrea post rusa kaj simile. Silfer driblis la moderiganton, kiu atendis scii kial li elektis esperanton anstataŭ la denaska itala, konfesante ke li preskaŭ analfabetas en sia gepatra lingvo, la milana dialekto.

Kiam venis la demando, ĉu la esperanto-verkisto ne sentas sin perfidanto al sia gepatrujo, Giorgio Silfer respondis ke precize la samon demandis juĝisto al Sokrato, do kiel Sokrato li respondu: pli ol esti atenano aŭ greko, honoras min esti mondcivitano.

La espero de la moderiganto embarasi per demando pri "konkreta ekzemplo el ĉu ekzistanta kulturo" trovis kontraŭbaton per mencio de ĝenro tre grava en esperanto, nome la proverboj. La ekzemplo, dirita en esperanto kaj tuj tradukita, trafis aplaŭdon eĉ pli grandan ol la antaŭaj: "Pli bone pano sen butero ol kuko sen libero".

Fine iom da spaco estis donita ankaŭ al la propraj ideoj de la (fakte) prelegunto, kun la eblo atentigi pri la diversaj modeloj de diasporo.

La prezento de Giorgio Silfer vekis grandan intereson: kiel rezulto, interalie, kelkaj redaktoroj el diversaj landoj petis kontribuojn pri nia literaturo por siaj gazetoj, kaj la estraranoj de grava eŭropa organizo de verkistoj rekomendis al la Esperanta PEN tuj peti aliĝon.

Bedaŭrinde super la konferenco poste ŝvebis la deprimiĝo pro la ekologia katastrofo sur la monto Karmelo: la plej grava incendio en la historio de Israelo, interalie kaŭzinta pli fruan fermon de la konferenco, tiel ke ne povis okazi poezia deklamado kaj aliaj festoj.

[HeKo 462 6-B, 4 dec 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0202 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2146 s s 
  Total: 0.2348 s s