Esperanta Civito

Lingvotesta sesio en Malago, marto 2011

Kunlabore kun Esperanta Naturamikaro 25 marto 2011 en Malago Kultura Centro Esperantista povas organizi lingvotestan sesion por la B- kaj C-gradoj, laŭ LTSEC.
 
Por loĝantoj en Andaluzio kiuj jam havas C1-diplomon, jen la ŝanco por atingi la plej altan nivelon: C2. Kiu jam havas A-diplomon, aŭ ne havas, sed taksas sin sufiĉa konanto pri la Fundamento, jen la ŝanco por trapasi B1 aŭ eĉ B2.

Limdato por aliĝi: 28 februaro 2011, per simpla retmesagho al KCE. La aliĝo kostas cent eŭrojn por la B-grado, ducent eŭrojn por la C-grado, kun 50% rabato petebla de la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

La LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, administrata de KCE (institucia membro de la Asocio de Lingvotestistoj en Europo), estas la sola kiu atribuas diplomojn pri esperanto por ĉiuj ses niveloj laŭ la Komuna Europa Framo de Referenco. Ĝi estas ankaŭ la sola aŭtonoma en Esperantio, ĉar ĝi ne funkcias kiel eksterlanda giĉeto de hungara institucio, sed kiel diplomo donita de jure agnoskita esperanto-lernejo.

[HeKo 463 1-B, 8 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0611 s s