Esperanta Civito

PEN Internacia solidara kun la Nobel-premiito

Solidara persona alesto de la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul el Kanado, ĉe la hieraŭa ceremonio en Oslo por la livero de la Pac-Nobelo al la ĉina homrajta aktivulo Liu Xiaobo, prezidinto de la Sendependa Ĉina PEN-Centro.

Liu Xiaobo estas la kvara politika malliberulo honorita per la Pac-Nobelo, post Carl von Ossietzky (Germanio, 1935), Andrej Saĥarov (Sovetunio, 1975) kaj Aung San Suu Kyi (Birmo, 1991). Lia engaĝo kaj lia literatura aktiveco parte similas al tiu de la ĉeĥa Vaclav Havel, ankaŭ estrarano de sia landa PEN-centro.

Al la gekolegoj de la Sendependa Ĉina PEN-Centro sen. Perla Martinelli sendis gratulan mesaĝon, nome de la Esperanta PEN. En la mesaĝo nia prezidantino interalie "memoras la agrablajn horojn kune pasigitajn en diversaj mondkongresoj, laste en Dakaro 2007", kaj la "subtenon de la Sendependa Ĉina PEN-Centro al la kandidateco de Giorgio Silfer kiel internacia sekretario de PEN Internacia, en Norvegio 2004". En tiu okazo la reprezentanto de la esperanto-literaturo ricevis 40% de la voĉoj: tre digna rezulto kontraŭ la gajninta kandidatino de la Usona PEN.

[HeKo 463 4-B, 11 dec 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0527 s s