Esperanta Civito

Kriterioj por Civita subvencio

Lastatempa letero de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA), kiu petas "ke vi kontribuu iomete al la financoj de nia juna organizo", donis al sen. Marie-France Conde-Rey, kiel Vickonsulo kun delego pri internaj aferoj, la okazon rememorigi la strategion de la Esperanta Civito rilate al subvencioj.

La Esperanta Civito pormomente subvencias nur la organizojn kiuj membras en la Pakto, kaj tion ĝi faras laŭ tri celoj:
a) por specifaj projektoj submetitaj al la Civita banko (Fondumo Pro Esperanto);
b) subtene al la partnereco inter paktintoj;
c) por la interna koherigo de la Civita konfederacia sistemo.

Konsekvence, kvankam la Kapitulo esprimas sian simpation kaj deziras grandan sukceson, neniu UETA-projekto estas nuntempe subvenciebla.

Estas rimarkinde, ke la subvencio ĉiam celas projekton, kaj ne celas kovri la kostojn por vivigi strukturon. Senpagaj konsilado kaj faka asisto por la projektoj estas parto de la subvenciado.

Aparta ĉapitro estas tiu pri la mikrokredito, kiun administras rekte Fondumo Pro Esperanto.

[HeKo 463 7-C, 13 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0559 s s