Esperanta Civito

Bartek festparoladis en Budapeŝto

Sen. Anna Bartek festparoladis en Budapeŝto, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo. Kiel artistino, Anjo Amika prezentis ankaŭ diversajn kantojn, akompanate de Perlo Miela (Gyöngyi Mézes). Aldoniĝis kantoj verkitaj de Klára Mikola kaj László Garamvölgyi, interprete de László Garamvölgyi kaj Perlo Miela.

La Zamenhofan feston, en la Domo de Nacioj,  malfermis c-ano Imre Szabó, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, per saluto al la ĉeestantoj, kaj deklamante la poemon de L. L. Zamenhof "Preĝo sub la verda standardo".

En sia relative longa festparolado sen. Bartek pritraktis la unuajn jardekojn de la esperanto-komunumo, emfazante la filozofiajn kaj religiajn sintenojn de Zamenhof.

Post la festeno, la partoprenantoj kune iris al la busto de Zamenhof meti florkronon. La skulptaĵo situas en la Esperanto-parko, en la dua distrikto de Budapeŝto, proksime al la Elizabeta ponto.

(fonto: DB)

[HeKo 464 6-B, 19 dec 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0579 s s 
  Total: 0.0738 s s