Esperanta Civito

Kompleta la 41a kolekto de "Literatura Foiro"

Ne nur per la lumoj de la kristnaska arbo, decembro brilas ankaŭ per “Literatura Foiro”. La numero 248 fermis la 41an jarkolekton de la plej longe senĉese aperanta kultura revuo en nia lingvo. En la jaro 2010 la plenkoloraj kovriloj prezentis pentraĵojn de legantaj virinoj; en la decembra numero la bildo (pentrita en 1882) estas el la peniko de Michael Anker (1849-1927).

Kelkaj frazoj el la parolado dum la sesa UK en Vaŝingtono antaŭ cent jaroj (en 1910) rememorigas kion tiam pensis la Majstro pri “la sole eblan naturan iradon de la aferoj”, okaze de la Zamenhofa tago.

La libro “Vizaĝoj” (prezentanta la staton de nia rakont-arto dum la lastaj dudek jaroj) estas unu el la akcentoj en la numero. Dum Carlo Minnaja retrospektive serĉas la daŭrigon de la tradicio, Till Dahlenburg  analizas verkojn el la libro, kiuj donas kontribuon al la vizaĝo de la nuna esperanta beletro.

La originala literaturo ĉeestas per la uvertura poemo de Benoit Philippe pri Dresdeno, hajkoj de Lilia Nikolova el libro baldaŭ eldonota, ankaŭ rakonto de Steven Brewer.

“Literaturo de diasporo: ĉu ankaŭ literaturo por paco -- la kazo de la esperanta literaturo” estas la eseo de Giorgio Silfer prezentita dum la verkistara packonferenco en Hajfo, komence de decembro. Pri la aranĝo mem raportas Zeki Ergas.

Perla Martinelli meditas pri la tradukitaj libroj, kiuj nepras en niaj librokolektoj, ĉu klubaj ĉu familiaj. En aliaj rubrikoj: satiro de la albana klasikulo Ismail Kadare (en traduko de Apélété Agbolo) kaj poemo de la konata moldava kino-reĝisoro Emil Loteanu (en traduko de Nicoleta Mendrea).

Carlo Minnaja konatigas la legantojn kun la plej freŝa romano de Umberto Eco, “La tombejo de Prago”, kiu furoras per sia ĵusa premiero kaj samtempe vekis protestojn de la hebrea komunumo kaj estas anatemita en Vatikano.

Marie France Conde-Rey prezentas la ĉi-jaran Goncourt-premion, asignitan al la romano “La mapo kaj la teritorio” de Michel Houelle­­­becq.

Socio: gastas la fama portugala verkistino Teresa Salema, per traduko de Donald Broadribb. Leen Deij rakontas pri la maturiĝon de la esprimlibero en Nederlando. Armando Zecchin esploras la vortojn de Sankta Paŭlo: “Pagu la impostojn!”.

La sepa arto ĉeestas per la recenzo de Giorgio Silfer pri la filmo “Libereco” de Tony Gatlif. “La barilo: skizo por dramo” de Radoslaw Nowakowski aperas en la rubriko “Skerco”.

Ĉi-foje la kultura agendo de Ljubomir Trifonĉovski, kiu startis komence de la jaro, estas dediĉita al la dancarto. La ĉefredaktoro invitas la verkemulojn krei gajan historion surbaze de serio el tri grafikaĵoj el lia privata artkolekto, kiuj rakontas ĉe-balkanian tradicion ĉirkaŭ la jarfinaj festotagoj.

Ne forgesu renovigi vian abonon por 2011: la tarifo restas la sama! Por Esperantaj Civitanoj en malpli riĉaj landoj estas rabatoj.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir TrifonÄĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando; aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 465 6-B, 26 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0612 s s