Esperanta Civito

"Heroldo" plenumis la 86an kolekton

Per la publikigo de la 15a kaj 16a numeroj (2164 kaj 2165) praktike plenumiĝis la 86a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto". Mankas nur la ekstra 17a numero, tute dediĉita al Afriko, redaktota post la januaraj vojaĝoj de du redakcianoj al afrikaj landoj (Benino, Burundio, Ganao, Togolando). El tiuj 86 kolektoj, Teo Jung produktis 37, ges-roj Fighiera-Sikorska produktis 35, LF-koop eldonis 14.

En la numero 2164, la aŭtuno de UEA vostas al la polemikoj de ĝia kuba somero: elektosistemo, kazo Marĉek, konflikto kun la afrika eksestrarano... Intertempe novaj kulturaj atingoj de la establoj en la Pakto: KCE pri lingvoekzamenoj, IIC pri mediateko. Ni kantu ĥore, harmonie gregu, imitu poeton, korusu la himnon: de Flandrio ĝis Togolando, de Pakistano ĝis Peruo. Tamen ankaŭ sobraj prelegoj (kiel en Prago), instruprojektoj (kiel en Hanojo) kaj sciencaj seminarioj (kiel en Bulgario). Plenaj paĝoj de interesaj rubrikoj: La Funda...komento, de André Cherpillod; Bonhumoro plus Mondo kaj ni, de Leen Deij; Fenestro al poezio, kun Lenke Szász; La fantasta bestofarmo, de Etel Zavadlav; La krucvorta angulo de la Sfinkso; kaj tiel plu.

En la numero 2165, PEN-Klubo Internacia, batalanta por la esprimlibero en la mondo, donas plian agnoskon al nia literatura lingvo kadre de internacia packonferenco. Intervjuo: kiel fartas la bahaa esperantismo? Novaĵoj el Belgio, Francio, Italio, Popola Ĉinio, Vjetnamio... Foje agrablaj, foje ne. Du tre interesaj prilingvaj artikoloj de Leen Deij kaj André Cherpillod. Humuraĵo de Germain Pirlot. Mikronovelo de Etel Zavadlav.

La kampanjo de nov-antisemitoj en Esperantio donas la okazon repliki per la objektiva prezento pri la reala stato de la israela socio, danke al fotoraporto de Giorgio Silfer. Interesa historiografia kontribuo ankaŭ de Jean Amouroŭ.

"Heroldo de Esperanto" estas la plej ofte aperanta gazeto en kaj pri Esperantio, kvankam ĝi suferis ioman malakuratecon dum la lasta aŭtuno. Fine de februaro, la ĝenerala Asembleo de LF-koop decidos pri la nova ĉefredaktoro: la unua kandidato estas la nuna vicredaktoro, sen. Dieter Rooke. Interesatoj pri la posteno bonvolu rekte sin turni al la proprieto: Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, <lf-koop ĉe esperantio.net>; ankaŭ eblas tra nia redakcio.

[HeKo 465 7-B, 27 dec 10]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0551 s s