Esperanta Civito

SIPU gastigos la Konsulon kaj AfrES 3

La 2an de marto 2011 komenciĝos la oficiala vizito en Burundio de la Konsulo de la Esperanta Civito, vizito kiu daŭros tutan semajnon kaj havos tri celojn.Unue, la komencon de la laboroj en Njanzo (Makambo) por la Civito de Paco. Due, la trian Afrikan Esperantologian Semajnon. Trie, kontaktojn kun la lokaj aŭtoritatoj.

La tria AfrES fakte daŭros kvar tagojn, kaj ĉiu tago estos dediĉita al specifa temaro: ekzemple dum la unua prof. Giorgio Silfer pritraktos zamenhofologion. La tria AfrES specife taŭgas por la personoj kiuj partoprenis en AfrES 2. Lingvotesta sesio por C-grado okazos fine de la Esperantologia Semajno: unika ŝanco por lokaj esperantologoj.

La viziton organizas c-anoj Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima, flanke de SIPU, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Pri AfrES 3 helpas la ĉefa kunlaboranto de AfrES 2, c-ano Mushosi Birindwa, tamen partnere inter Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista.

La politika kaj ekonomia situacio en Burundio malrapide progresas: ĝi restas unu el la kvar plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj ĝi dependas grandparte de ekstera, internacia helpo. Tamen agrikulturo havas bonan perspektivon, eĉ se ĝi ankoraŭ tro dependas de la kafoproduktado. Post la ĉeso de la interna milito antaŭ jardeko la situacio stabiliĝis. Restas problemoj de sekureco, lige kun loka banditismo, precipe en nordokcidento (la provinco de Makambo situas sude, ĉe la limo kun Tanzanio.

[HeKo 467 6-B, 13 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0580 s s