Esperanta Civito

Helpu al la plibonigo de la KCE-domo

Danke al la kunlaboro de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio zorganta pri domflegadoj, post la tre bela nova salono kaj rearanĝita salono Klara ŝanĝos fizionomion ankaŭ la apuda kuirejo sur la terasa etaĝo de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

La kuirilo kaj la fridujo instalitaj en 1979 definitive kaputis en la pasinta aŭtuno, kio akcelis la transformon de la kantino al moderne ekipita kuirejo. Novaj kaj pli multaj ŝrankoj, nova kuirilo kun bakujo, pli granda fridujo kaj eĉ telerlavilo: la kuirejo baldaŭ pretos por proponi tridek manĝojn trifoje en tago.

Al ĝia planado kontribuis la ĉi-somera kuiristino, s-ino Meg Bianchi, kiu havas gastronomian kompetenton, ne nur talenton pri lingvotestado (fakte ŝi estas en la KCE-delegacio ĉe ALTE). Al la aĉeto de la mebloj kaj maŝinoj kontribuas mecenate tri civitaninoj: Mariangela Varese, Anne Marcanti kaj Perla Martinelli. Plia konfirmo, ke en la Esperanto-Domo de KCE oni pli kaj pli manĝos itale (kiu ne ŝatus?).

La elektran sistemon, akvajn kondukilojn, kompletan refarbadon de la muroj (ankaŭ en salono Klara), muntadon de ĉiuj mebloj (el sveda deveno) prizorgos la faka kunlaboranto de la regio, c-ano Marek Bamberski.

Per la kvalita plibonigo de la infrastrukturo kaj ĝia grandigo (ĝis nun estis akirita kvardeko da pliaj kvadrataj metroj, sed aliaj sekvos) la Esperanto-Domo pretiĝas al pli vasta aktiveco, ankaŭ pro neesperantistaj klientoj.

Subteno al la kresko de la Esperanto-Domo eblas rekte al la poŝta konto de KCE: informas ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 467 8-B, 15 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0611 s s