Esperanta Civito

Vikipedio? La prioritato estas alia

Vikipedio (en la angla) plenumis la unuan jardekon de sia vivo. Ĉi tiu eldona iniciato en la virtuala mondo havis apartan eĥon en Esperantio, precipe ĉar la esperanta varianto ne respondas al la kriterioj de klerigo kaj kleriĝo kiuj devus karakterizi la vikipedian projekton entute.

La "verdaj" vikipediuloj apartenas al strangaj kategorioj: la plej vasta vikipedias por konkuri kontraŭ aliaj lingvoj, kaj tiel pruvi ke nia lingvo estas grava -- kompreneble riskante ridindecon, kiel demonstris iu Sérgio Meira de Santa Cruz Oliveira. Sekvas laŭ nombreco la kategorio de la tendenculoj, kiuj utiligas Vikipedion por propraj cenzuraj celoj: jen serve al iu Granda Frato, jen por kontentigi siajn kapricojn. Ene de ĉi-lasta subkategorio plej vervas la bonlingvistoj, kiuj strebas influi la fakan lingvon laŭ siaj principoj.

La esperantan varianton ĝenerale superas la gravaj etnolingvoj, laŭ klera nivelo kaj scienca fidindeco; kvankam ankaŭ ili ne estas tre konsilindaj kiel fontoj. Restus kiel interesa parto la artikoloj dediĉitaj al Esperantio mem: historio, kulturo, socio, kuriozaĵoj. Tre bedaŭrinde ankaŭ tiu parto estas seniluziiga: sufiĉas konsideri la paĝon pri Ivo Lapenna. Aparte riproĉinda estas la malkompletigo de la artikoloj en la "Enciklopedio de Esperanto" (1934), siatempe vikiumitaj de la pacienca Malovec el Brno.

Se aldoni unu fremdan celon al la origina celaro de Vikipedio, tiu devus esti la ĝisdatigo de EdE. Tion bezonas prioritate la esperanta popolo. Ĉu la intelektularo en la Esperanta Civito ne povus daŭrigi la laboron de s-ro Malovec, per aparta "Esperantopedio"?

[HeKo 468 5-A, 22 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0611 s s