Esperanta Civito

Nia literaturo en Internacia Poezia Konferenco

C-ano d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN-Centro, kaj sen. d-ro Giorgio Silfer reprezentos nian literaturon ĉe la 43a Internacia Poezia Konferenco en Bledo, 4-8 majo 2011.

En la pitoreska slovena urbeto, kie tradicie kunvenas la Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia, niaj delegitoj partoprenos la komitatajn laborojn kaj prezentos specimenojn de nia poezio okaze de literaturaj kafejoj. Kiel kutime, oni memoros pri nia kandidatino al la literatura Nobelo, d-ino Marjorie Boulton.

Sed plej grave, la organiza konferenca komitato invitis c-anon Silfer prelegi pri la temo: "La bildo de la fremdulo en la esperanta literaturo: vojo al paco". La prelego okazos en la franca, laŭ preskribo en la Konstitucio de la Esperanta Civito, en kies Pakto membras, ekde 1998, ankaŭ la Esperanta PEN.

[HeKo 468 6-B, 23 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0527 s s