Esperanta Civito

Du demandoj pri lingvodiplomoj

Kultura Centro Esperantista, kiel ekskluziva komisiito de la Esperanta Civito por administri la lingvotestan sistemon inspiritan de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, ricevis du demandojn pri la koncernaj diplomoj.

La unua estas: ĉu persono diplomita ĉe UEA per la nova UEA-ekzameno povas peti la ekvivalentigon al la Civita diplomo? La respondo situas en direktivo Muhlemann: eblas peti la ekvivalentigon nur por diplomoj akiritaj antaŭ ol 2007. Tial ke la UEA-ekzameno (konkurenca al la tradicia ILEI-ekzameno) naskiĝis nur en 2009, neniu UEA-diplomito (fakte per la hungara atestilo de ITK) rajtas peti la ekvivalentigon ĉe KCE. Cetere, la nova UEA-ekzameno kovras nur tri el la ses niveloj de KEFR, kompare kun LTSEC, kaj la ILEI-ekzameno kovras nur du.

La dua demando estas: ĉu vere, kiel fanfaronas UEA-anoj, la nova UEA-diplomo estas agnoskita de Eŭropa Unio aŭ simile? Malvere. Eŭropa Unio agnoskas nenies lingvodiplomon, ĉar ĝi tute ne interesiĝas pri la temo. KEFR estis ellaborita ne de EU (en Bruselo), sed de Konsilio de Eŭropo (en Strasburgo), kiu estas tute alia internacia organizo, kun tute aliaj celoj (esence, la defendo de homaj rajtoj). Notu bone, ke la decidoj de KdE havas eĉ malpli da politika influo ol la decidoj de EU.

Ankaŭ estas malĝuste paroli pri "ALTE-diplomoj" aŭ "ALTE-ekzamenoj": Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo kunigas kaj kunordigas establojn kiuj mem ekzamenas kaj diplomas, sed ĉiuj establoj havas proprajn regulojn. ALTE mem ne faras ekzamenojn kaj ne disdonas diplomojn. Same nek ekzamenas nek diplomas Konsilio de Eŭropo.

[HeKo 468 9-C, 26 jan 11

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0538 s s