Jarkunveno 2011 de "Sukceso" en Vraco
La hieraŭa jarkunveno de la Esperanto-societo "Sukceso" en Vraco (Bulgario) konfirmis la ĝisnunan estraron por unu plia jaro: Sneĵinka Angelova (prezidanto), Ljubomir Trifonĉovski (vicprezidanto) kaj Kiril Borisov (sekretario).
Inter la gravaj momentoj en la agado de la loka grupo en la jaro 2010 estis la gastigo de la tuttaga ekskurso de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, la donaco de periodaĵoj al la urba biblioteko, la aktivaj rilatoj kun la loka gazetaro, la partopreno de klubanoj en diversaj aranghoj.
Por la jaro 2011 la akcento en la agado de "Sukceso" estos al la renkontiĝo en la monaĥejo "S. Profeto Ilija" fine de junio, okaze de la Tago de kuracaj plantoj (kun tre riĉa prelega, kultura kaj ekskursa programo,) kaj la okazigo de lingvokurso ĉe la Infana kulturdomo en la urbo.
[HeKo 469 1-B, 27 jan 11]