Esperanta Civito

Utila semajnfina studgrupo pri LTSEC

Sub la kunordigo de sen. prof. Giorgio Silfer, kiu kune kun d-ino Meg Bianchi reprezentas Kulturan Centron Esperantistan ĉe la ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), verva studgrupo okupiĝis pri didaktika materialo prepare al lingvotestaj sesioj, lastan semajnfinon en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

Aparte konvinka estis la propono utiligi specialajn "paĝegojn" de Heroldo de Esperanto, kiel resuman tekston pri specifaj kulturaj kaj historiografiaj elementoj. Grandan intereson vekis ĝuste la tuta paĝo de HdE dediĉita en aprilo 2008 al la centjara historio de UEA, kun paralelaĵoj pri IEL, SAT, UL kaj la Esperanta Civito. Tiaj paĝoj estas represitaj sur pli peza papero, en grandeco A3, kaj travideble plastumitaj: tre rezistaj en la tempo, ili estas uzeblaj kaj por individua studado kaj kiel afiŝoj en kolektiva klaso.

Malpli sukcesa estis la utiligo de kamiŝibajo: necesus adapti la historiojn, aŭ verki tute novajn. Eblus bazi sin sur (fragmentoj de) teatraĵoj originale verkitaj en esperanto.

Pli konvena ŝajnis la ludkartaro "Emocioj", kvankam la bildoj tro spegulas la anglosaksajn sociojn, por konveni ankaŭ por la esperanta; sed tio estas eĉ pli problema ĉe la filmo "Mazi en Gondolando", kalkeo de la brita socio en nialingva varianto.

La studgrupo daŭrigos siajn esplorojn, kaj restos en kontakto kun la docentoj kaj testistoj kuplitaj al la diskutlisto eduk@esperantio.net.

[HeKo 469 5-B, 1 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0542 s s