Esperanta Civito

Financa ekvilibro en LF-koop dum 2010

La jaro 2010a estis finance ekvilibra por Kooperativo de Literatura Foiro, esence ĉar la valoriĝo de la svisa franko super la bulgara levo kombiniĝis al la enkasigo de eŭroj ekster Svislando antaŭ ilia drasta devaloriĝo.

Tamen la internaciaj abontarifoj de LF-koop ĝis la fino de 2010 estis en eŭroj, kaj tial la fruaj reabonintoj por 2011 pagis ĉirkaŭ 20% malpli ol oni pagas ekde marto 2011. Tiu nerekta rabato favoris la klientaron en la eŭrolandoj, kiu estas la plej granda por LF-koop, samtempe donante maltrankviligan perspektivon por la nuna jaro.

La fragileco de la financa ekvilibro de la eldonejo des pli aktualigas la bezonon de rekapitalizado, per la vendo de kooperativaj akcioj (aŭ societaj partoj). Rajtas aĉeti ilin ĉiu kunlaboranto, ĉiu abonanto al LF de post almenaŭ kvin jaroj kaj ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon.

En la pasinta jaro LF-koop konfirmiĝis kiel la plej grava produktanto de periodaĵoj en Esperantio: 28 eldonoj entute (ses por "Literarura Foiro", dek sep por "Heroldo de Esperanto", kvar por "Femina", unu por "Homarane") -- por komparo, la dua eldonejo de periodaĵoj (UEA) haltis je 21, kaj en 2011 regresos al 17, pro la likvido de "TEJO tutmonde". Rimarkindaj estis la merkata ekspansio de "Femina" kaj la sukceso de "Homarane".

La supraj konstatoj akompanis la hieraŭan aprobon de la raportoj fare de la ĝenerala Asembleo de LF-koop (sub la tagprezido de c-ano Carlo Minnaja), kiu interalie decidis anonci la vakecon de la posteno de ĉefredaktoro de "Heroldo de Esperanto" ekde 2012, aŭ pli frue laŭ eventuala interkonsento.

Ekster la gazetfako, la Asembleo aprobis la reformuladon de la tuta projekto pri la "Historio de la esperanta literaturo": la aŭtoroj (Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer) intertempe atingis la pritrakton de la periodo 1952-1970. Almenaŭ la tuta poezia parto de la verko pretos venontjare. Ĉi-jare aperos la novaj eldonoj de "La familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa kaj de "Paŝoj al plena posedo" de William Auld. En la librofako, LF-koop restas ankaŭ je dispono por la realigo de projektoj ellaboritaj de KCE, de la Esperanta PEN kaj de Esperanta Naturamikaro.

LF-koop orientiĝas al la lanĉo de podkasto, kiu interalie povos bazi sin sur la vasta sonmaterialo de la diskofako. Tiurilate, la Asembleo konstatis la kreskantan krizon de la virtualo en Esperantio: ĉesigo de radioelsendoj, stazo de podkastoj, fermo de portaloj, paneo de diskutlistoj ktp. Ŝajnas ke la papera eldonado kaj la eldonado de kompaktaj diskoj (kie Vinilkosmo havas la ĉefan rolon) multe pli bonfartas.

La raporto de la kongresfako, kiu inkluzivas la nuligitan Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto, ne estis pritraktita, pro la foresto de la kongresfakestrino, c-ino Mariola Jobin.

[HeKo 471 9-B, 27 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0605 s s