Esperanta Civito

La Konsulo akceptita de burundia ministro

La ministro pri bona regado de Burundio, s-ro Jean Baptiste Gahimbare, bonvenigis hodiaŭ en sia kabineto delegacion de la Esperanta Civito, konsistantan el gec-anoj Giorgio Silfer, konsulo, Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima, reprezentantoj de la paktinta establo SIPU.

Dum tuta horo la ministro, kiu certigis sian ĉeeston je la meto de la unua ŝtono de la Civito de Paco "Amahoro", simpatie interparolis kun la delegacio pri la ambicia projekto, kiu definitive startas ĉi-monate. En ĝi la Burundia Respubliko partoprenas per la disponigo de 25 hektaroj apud Njanzo, urbo de la suda provinco Makambo ĉe la Tanganika lago. Tie oni komencos konstrui etan burgon, kun apuda profesia trejnejo kaj agroj por kultivado.

La konsulo, kiu donacis al la ministro la arĝentan zamenhofan jubilean medalon, klarigis la esencon kaj estontecon de la Esperanta Civito. Li aparte emfazis ke unuafoje en Afriko ekzistos konstruoj kiuj ne avantaĝas unu esperantistan familion, kaj tial plej kongruas kun la celo de la ministerio, unuavice turnita kontraŭ koruptado. La konsulo priskribis ankaŭ la diversajn sinergiojn (kun la Internacia Civila Servo, kun la internacia kooperado, kun la UN-centro pri formado) kiun la projekto estas stimulanta.

Cento da esperantistoj el la tuta lando, plus la loka popolo, ĉeestos morgaŭ la ceremonion. 

[HeKo 472 5-C, 3 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0565 s s