Esperanta Civito

La magistrato de Njanzo bonvenigis la Konsulon


La urbestro kaj la tuta magistrato de Nyanza-Lac bonvenigis hodiaŭ la oficialan delegacion de la Esperanta Civito. La urba Konsilantaro havis eksterordinaran kunvenon en pleno, sub la prezido de s-ro Prudencien Kabura. La kunveno daŭris pli ol tri horojn.

La Konsulo povis orientiĝi pri la karakterizoj, ekonomiaj sociaj kulturaj, de la teritorio kie situos la Civito de Paco, laŭ projekto iniciatita de la paktinta establo SIPU kaj patronita de la Prezidento, s-ro Pierre Nkuruziza.

La Konsilantaro (kie unu triono estas virinoj: pli bone ol en multegaj eŭropaj urboj) metis multajn demandojn pri esperanto, Esperantio kaj la projekto mem, al kiuj la Konsulo donis kontentigajn respondojn, ankaŭ helpe de c-anoj Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima.

Morgaŭ matene okazos la ceremonio de la meto de la unua ŝtono, kiun partoprenos ne nur la lokaj aŭtoritatoj, la ministro kaj nia konsulo, sed ankaŭ multaj rezidantoj kaj la esperantlingva komunumo de Makambo (la provinco de Njanzo). Estas krome atendataj esperantistoj el la tuta lando, Kongolando, Ruando kaj Tanzanio.

Okaze de la evento estas granda la atendo por la festparolado de c-ano prof. Giorgio Silfer, en nia lingvo kun interpretado al la runda.

[HeKo 472 7-C, 3 mar 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0246 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0657 s s